The Truman Show (esperante La Truman-spektaklo) estas sciencfikcia dram-komedia filmo reĝisorita de Peter Weir en 1998, laŭ skripto de Andrew Niccol. Aktoras i.a. Jim Carrey kiel Truman Burbank, plus Laura Linney, Noah Emmerich, Ed Harris kaj Natascha McElhone. La filmo rakontas la vivon de viro ne scianta, ke li vivas en simulita realo, fakte televida programo daŭre elsendata (24 horojn tage, 7 tagojn semajne) al miliardoj da spektantoj en la tuta mondo.

The Truman Show
filmo
Originala titolo The Truman Show
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1 jun. 1998, 12 nov. 1998, 1998
Ĝenro sciencfikcia filmo, komedia filmo, filma dramo, tragikomedio, malutopia filmo, malutopia fikcio
Kameraado Peter Biziou
Reĝisoro(j) Peter Weir
Produktisto(j) Andrew Niccol • Scott Rudin • Edward S. Feldman • Adam Schroeder
Scenaro Andrew Niccol
Filmita en Los-Anĝeleso
Loko de rakonto Usono
Muziko de Burkhard Dallwitz • Philip Glass • Wojciech Kilar
Rolantoj Jim Carrey • Ed Harris • Laura Linney • Noah Emmerich • Natascha McElhone • Holland Taylor • Brian Delate • Peter Krause • Paul Giamatti • Don Taylor • Philip Baker Hall • Harry Shearer • Philip Glass • O-Lan Jones • Marc Macaulay • Yuji Okumoto • Kevin D. Ross • Terry Camilleri • Marcia DeBonis • Heidi Schanz • Dona Hardy • John Roselius • Una Damon
Produktinta firmao Paramount Pictures
Honorigoj Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Ne-Eŭropa Filmo • Premio Hugo por la Plej Bona Drama Prezento
IMDb
vdr