The Ugly Truth estas usona romantika komedia filmo el 2009 en ĝi ĉefrolas Katherine Heigl kaj Gerard Butler. La filmo de Columbia Pictures havis premieron en nordameriko la 24-an de julio 2009.

The Ugly Truth
filmo
Originala titolo The Ugly Truth
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 16 jul. 2009, 1 okt. 2009
Ĝenro romantika komedio
Kameraado Russell Carpenter
Reĝisoro(j) Robert Luketic
Produktisto(j) Katherine Heigl • Karen McCullah • Kirsten Smith • Tom Rosenberg • Gary Lucchesi
Scenaro Kirsten Smith
Loko de rakonto Kalifornio
Muziko de Aaron Zigman
Rolantoj Gerard Butler • Katherine Heigl • Bonnie Somerville • Yvette Nicole Brown • Kevin Connolly • Cheryl Hines • Bree Turner • Eric Winter • Nick Searcy • John Michael Higgins • Craig Ferguson • David Lowe • Earl Carroll • Steve Little • Tom Virtue • Vicki Lewis • Nate Corddry • Steve Little • Jesse D. Goins • Blake Robbins
Produktinta firmao Relativity Media 
Lakeshore Village Entertainment 
Columbia Pictures
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Abby Richter (Katherine Heigl) estas televidproduktoro en Sakramento. Abby firme kredas je vera amo kaj estas granda subtenanto de kompleksaj memhelplibroj kiel ekzemple Chicken Soup for the Soul (Kokidaĵsupo por la animo) kaj Men Are from Mars, Women Are from Venus (Viroj estas el Marso, virinoj el Venuso). Baldaŭ hejme ŝi hazarde vidas pecon de loka televidspektaklo, The Ugly Truth, gvidita de Mike Chadway (Gerard Butler), kies cinikismo pri amrilatoj igas Abby voki lin por kvereli kun li dum la elsendo. La venontan tagon ŝi malkovras ke la televidstacio minacas nuligi ŝian spektaklon pro ties malbona kvanto da spektantoj. La staciestro dungis Mike por ke ĝi estu parto en ŝia spektaklo.

Komence la du havas ŝokan rilaton, Abby opinias ke Mike estas kruda kaj abomeninda dum Mike trovas ŝin naiva kaj kontrolema. Tamen kiam ŝi renkontas la viron pri kiu ŝi revis, kuracisto nomita Colin (Eric Winter) kiu loĝas apud ŝi, Mike konvinkas ŝin ke post sekvado de siaj konsiloj ŝi havos pli bonajn ŝancojn kun Colin. Abby estas skeptika, sed ili faras interkonsenton: Se kun la helpado de Mike ŝi sukcesas havi amrilaton kun Colin, (pruvante liaj teorioj pri rilatoj), ŝi laboros feliĉe kun li, sed se Mike malsukcesas, li forlasos ŝian spektaklon.

Mike sukcesas plibonigi la kvanton da spektantoj, alproksimiĝas edziĝintajn Georgia and Larry kaj sukcese instrukcias Abby esti sama virino, kiun Colin dezirus pere de kelkaj konsiloj: ĉiam ridu pri liaj ŝercoj kaj diru ke li estas mirinda sur la lito. Mike estas invitita aperi en The Late Late Show kun Craig Ferguson kiel testo por alia laboro en alia televidkanalo. Abby estas devigita nuligi romantikan semajnfinon kun Colin, dum kiu ili planis finfine dormi kune kaj anstataŭe flugi al Los-Anĝeleso por persvadi Mike resti en ŝia spektaklo.

Post la programo ili trinkas kaj dancas kaj Mike rakontas ke li ne volas translokiĝi ĉar li volas resti en Sakramento proksime de sia fratino kaj nevo. En la hotellifto ili pasie kisas unu la alian sed iras al siaj apartaj ĉambroj. Mike traktante la intensecon de liaj sentoj por Abby iras al ŝia ĉambro kaj neatendite trovas Colin, kiu aperis por surprizi ŝin. Mike foriras, Abby estas agitita kaj baldaŭ ekkomprenas ke Colin nur ŝatas la virinon, kiun ŝi ŝajnigis esti ne la reala, kiun ŝi estas. Ŝi rompas la rilaton kun Colin.

Mike rezignas kaj prenas laboron ĉe rivala televidstacio en Sakramento. Fino okazas dum elsendo ĉe la sama varmaerbalona festivalo kie Abby kaj li preparas televidprogramojn. Li ne povas rezisti kontesti kiam ŝi maldungas la novan imitanton de "Mike Chadway" dum viva elsendo kaj komencas paroli furioza pri malkuraĝaj senfortaj viroj. La balono ekflugasas dum ili kverelas. Abby diras ke ŝi rompis kun Colin kaj Mike konfesas ke li amas ŝin. Abby kisas lin dum ili flugas for, dum ĉio estas elsendita pere de filmilo en la balono.[1]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolularo redakti

  • Katherine Heigl kiel Abby Ritcher
  • Gerard Butler kiel Mike Chadway
  • Eric Winter kiel Colin Anderson
  • Cheryl Hines kiel Georgia
  • John Michael Higgins kiel Larry
  • Bree Turner kiel Joy
  • Kevin Connolly kiel Jim
  • Yvette Nicole Brown kiel Dori

Produktado redakti

La filmo estis farita de la produktanto Legally Blonde kaj skribita de Nicole Eastman, Karen McCullah kaj Kirsten Smith.

La Mike Chadway-karaktero estas supoze bazita sur Adam Carolla. Gerard Butler estis sidita en The Adam Carolla spektaklon, nur por observi kaj prepariĝi por sia rolo.

Filmaj lokoj redakti

La filmo estis plejparte, filmita surloke en Kalifornio, inkluzive de Sakramento, Los-Anĝeleso kaj San Pedro. La muntadsekvenco de la filmo inkludas la Foresthill ponton proksime de Auburn.

Referencoj redakti

  1. Siegel, Tatiana. Cheryl Hines learns The Ugly Truth (angle) (2008-03-17).

Eksteraj ligiloj redakti