Theological Repository

Theological Repository estis periodaĵo fondita kaj eldonita ekde 1769 ĝis 1771 de la 18-a jarcenta brita klerulo Joseph Priestley. Kvankam precipe dediĉita al la raciema kaj komprenema diskutado de teologiaj temoj, la gazeto fariĝis la proparolanto de pluraj disidentaj doktrinoj, ĉefe de unitarianismo kaj arianismo.

Gravuraĵo de portreto de Joseph Priestley fare de Charles A. E. Turner (1836).

Joseph Johnson, kara amiko de Priestley kaj subtenanto de unitarianismo, responsis pri la eldonado de la periodaĵo kaj grandparte financis ĝin.