Thetford
Thetford estas urbo en Norfolk, Anglio. Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 27 027 loĝantoj sur areo de 29,55 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 915 loĝantoj/km²; Laŭ la censo ĝi enhavis ĉ. 21,600 loĝantojn en 2001.
Thetford | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbeto civila paroĥo bazarurbo vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 27 027 (2016) [+] | ||||
Loĝdenso | 915 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 52° 25′ N, 0° 44′ O (mapo)52.410.74000000000001Koordinatoj: 52° 25′ N, 0° 44′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 29,55 km² (2 955 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Thetford [+] | |||||
Ĝi estis loĝata ekde la ferepoko, kaj arkeologoj trovis sanktan boskon. Verŝajne ĝi estis la ĉefloko de Budiko (Boudicca) kiu ribelis kontraŭ la romianoj dum la 1-a jarcento. Dum la anglosaksa epoko ĝi estis la ĉefurbo de reĝoj de East Anglia, kaj sidloko de episkopo.
La normandoj konstruis fortifikaĵon kun la plej alta kastela tumulo de la epoko. Hodiaŭ restas neniuj restaĵoj de la kastelo kiu situis sur la tumulo, sed ankoraŭ videblas ter-remparoj. En 1103 fondiĝis priorejo estrata de Abatejo de Cluny. Dum la 13-a jarcento okazis tie vizio de Sankta Maria. La priorejo enhavis la tombojn de lokaj nobeloj kaj gravuloj sed ĝi detruiĝis kiam Henriko la 8-a (Anglio) aboliciis la monaĥejojn: restas nur ruinoj. La ruinoj kaj apuda drinkejo famas pro supozataj hantaadoj.
Thomas Paine (inter la "fondintaj patroj" de Usono) naskiĝis en Thetford.