Tondrobirdo

(Alidirektita el Thunderbird)
Tiu ĉi artikolo estas pri la mitologia figuro Tondrobirdo de nordamerikaj indianoj, angla nomata Thunderbird. Pri la komputila programo vidu la artikolon Mozilla Thunderbird.

Tondrobirdo estas legenda kreaĵo en la historio kaj kulturo de pluraj indiĝenaj indianaj kulturoj de Nordameriko. Ĝi konsideratas "supernature" forta kaj potenca birdo. La estaĵo estas aparte grava, kaj estas abunde bildigita, en la arto, kantaro kaj buŝe transdonitaj historioj de la indiĝenaj indianaj kulturoj de el la nordokcidenta marborda regiono de Kanado kaj Usono, kaj troveblas en pluraj formoj inter la kulturoj de sudokcidenta Usono kaj la Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj. Tondrobirdoj ankaŭ estis signifaj eroj de la religio de la prakolonia nordamerika Misisipo-kulturo.

totema paliso de la kvakiutlanoj, el la nordokcidenta marborda regiono de Kanado, kun tondrobirdo bildigita plej supre. Laŭ la kvakiutlana kredo la etno devenas de tondrobirdaj prauloj.

Nomo redakti

La nomo tondrobirdo venas de la tradicia kredo ke la movado de siaj gigantaj flugiloj kaŭzu tondron kaj kirlu ŝtorman venton. La lakota nomo por la tondrobirdo estas Wakį́yą, de wakhą [sankta] kaj kįyą [flugilhava]. La kvakiutlanoj havas multajn nomojn por la tondrobirdo. La oĝibva vorto por tondrobirdo proksime asociigita kun tondra bruo estas animikii, dum larĝaj birdoj similaj al la tondrobirda mito konatas kiel binesi.

Kutima bildigo redakti

Tra multaj indiĝenaj kulturoj de Nordameriko, la tondrobirdo havas similajn karakterizaĵojn. Ĝi priskribiĝas larĝa birdo, kiu dum flugado povas kaŭzi ŝtormon kaj tondron. Nuboj kunpremiĝas per la flugilaj movoj, ilia sono kreas tondron, fulmoj estu lumoj kiujn disradias ĝiaj okuloj, kaj unuopaj ekfulmoj estas faritaj per la lumantaj serpentoj kiujn li portas per siaj ungoj. En maskoj, ĝi bildiĝas en multaj koloroj, kun du kurbaj kornoj, kaj ofte kun dentoj en la beko.

Tiujn kredojn eble influis la observoj de larĝaj birdoj preni avantaĝojn de varmaj suprenventoj kiuj ofte antaŭas grandajn fulmotondrojn, tiel ke povas ekesti la impreso ke ilia suprenflugo ne nur antaŭis, sed kaŭzis, la ŝtormon.