Tibor Helyi [heji], laŭ hungarlingve kutima nomordo, Helyi Tibor estas hungara kajakisto, olimpiano, mondĉampiono, kaj meblisto.

Tibor Helyi
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1963 (1963-04-19) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kanuisto
vdr

Tibor Helyi[1] naskiĝis la 19-an de aprilo 1963 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tibor Helyi inter 1972-1981 estis kajakisto en sportklubo de centra sporta lernejo, poste en diversaj ĉefurbaj sportkluboj ĝis 1992. Li akiris signifajn rezultojn en junularaj konkursoj, lia ofta partnero en kajako estis Kálmán Petrovics, lia plej konata trejnisto estis László Fábián (kajakisto). Li estis hungara ĉampiono dufoje en 1982 kaj 1983 kvarope. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1988 sen medalo, pli frue pro bojkoto li forestis. En mondĉampionumo li estis la unua kvarope en 1985. Intertempe li akiris trejnistan diplomon kaj en 1992 li laboris en Germanio, krome sub flago de Svislando li gvidis teamon pri drakboato en mondĉampionumo. Post jaro li hejmenvenis kaj establis metiejon pri kuirejmebloj, kie li laboris.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti