Tibor Somorjai Kiss

Tibor Somorjai Kiss [ŝomorjai kiŝ] aŭ Tibor Somorjai-Kiss, laŭ hungarlingve kutima nomordo Somorjai Kiss Tibor estas ĉeĥoslovakia hungara grafikisto, altlerneja instruisto.

Tibor Somorjai Kiss
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1959 (1959-12-06) (64-jaraĝa)
en Bratislavo
Okupo
Okupo akademiulo
vdr

Tibor Somorjai Kiss [1] Arkivigite je 2018-03-23 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 6-an de decembro 1959 en Bratislavo.

Biografio redakti

Tibor Somorjai Kiss apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li akiris diplomon en grafika kaj libroarta altlernejo en Lejpcigo en 1984. Lia ĉefinstruisto estis de:Irmgard Horlbeck-Kappler. Ekde 1985 li vivas en Budapeŝto. En 1990 li ekinstruis en la Hungara Belarta Altlernejo, inter 2003-2007 li estis docento, ekde 1997 katedrestro, inter 2013-2016 rektoro. Intertempe en 1996 li havis hungaran, slovakan kaj nederlandan, en 1998 ĉeĥan kaj hungaran stipendiojn. Li akiris sciencan gradon DLA en Hungara Belarta Universitato en 2002. Li ricevis premiojn inter 1996-2009.

El solaj ekspozicioj redakti

El grupaj ekspozicioj redakti

  • Miskolc (1990, 1992, 1996, 1998)
  • Budapeŝto (1995, 1998)
  • Šamorín (1997)

Elektitaj litografiaĵoj redakti

  • Az elrohanó (1999)
  • Üvegek (2000)
  • Csoportkép (2004)
  • Párban (2007)

Fontoj redakti