Tigraja milito

milito en Etiopio

Tigraja milito estis enlanda milito, kiu okazis inter la federacia registraro de Etiopio, la Fronto de Liberigo de Popolo de Tigrajo (FLPT) kaj la Fronto de Liberigo de la Oromoj (FLO) inter la 3-a de novembro 2020 kaj la 3-a de novembro 2022. Komencinte en Tigrajo, la konflikto disvastiĝis al Oromio, Amharo kaj Afaro.

La konflikton kaŭzis ribelo de FLPT kontraŭ la federacia registraro de ĉefministro Abiy Ahmed[1]. Lia projekto, en 2019, ĉesigi la politikan sistemon bazita sur etnecoj, kiu daŭris ekde 1994, malplifortigus la politikan povon de tigrajanoj, regitaj de FLPT. Tial ĝi rifuzis alianci kun la partio de Abiy Ahmed, organizis sian propran baloton kaj fine ribeliĝis novembre de 2020.

Post du jaroj da bataloj, pafĉesigo estis aprobita en Pretoria la 2-an de novembro 2022, kaj sekvis pactraktado la 12-an de novembro 2022.

Referencoj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Guerre du Tigré en la franca Vikipedio.