Tigraja lingvo

(Alidirektita el Tigraje)


La tigraja lingvo (propralingve ትግርኛ [tigriññā], literumata ankaŭ Tigrinya, Tigrigna, Tigrina, Tigriña, malpli ofte (anglalingve) Tigrinian, Tigrinyan), estas ŝemida lingvo parolata en Eritreo kaj Etiopio. Ĝi estas skribata per la etiopa skribo, silaba skribo, skribata de maldekstre al dekstre.

tigraja
ትግርኛ
Parolata en Eritreo, Etiopio
Parolantoj 5 800 000
Denaskaj parolantoj 5 milionoj
Skribo Etiopa alfabeto
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ti
  ISO 639-2 tir
  ISO 639-3 tir
  SIL TIR
  Glottolog tigr1271
Angla nomo Tigrinya
Franca nomo tigrigna
Vikipedio
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ĝi estas parolata

  • de la popolo Tigraja en centra Eritreo, en kiu lando ĝi estas unu el la du ĉefaj lingvoj,
  • kaj en la Tigrea Regiono de Etiopio, kie la parolantoj nomiĝas "Tigre" kaj la lingvo estas oficiale rekonata,
  • kaj inter elmigrintoj el tiuj regionoj

Oni distingu inter la tigraja lingvo kaj la parenca tigrea lingvo, parolata en la malaltaj regionoj en Eritreo norde kaj okcidente de la regiono kie paroliĝas la tigraja.