Tik Tak estas konata belga televida programo porinfana kiu estis registrita inter 1981 kaj 1991 je la tiama Belga Radio kaj Televido (BRT) (nun nomiĝas ĝi "Eén"). Apud la ĉiutagaj novaĵoj kaj "Panorama", la daŭre elsendata Tik Tak estas la plej malnova programo de la publika televida stacio.

Tik Tak
televida programo
Origina lando Belgio
Reĝisoro Mil Lenssens
Aktoroj Ann Ricour
Muziko de Al Van Dam
Amplekso
Epizodoj 366
Elsendo
Elsendita 1 nov. 1981 – 1991
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

La programon elspensis Mil Lenssens, kiu ekhavis la ideon por la programo kiam li vidis kelkajn infanojn spekti lotadon en televido. La antaŭdireblan, ripetiĝantan mikson de koloroj, moviĝo kaj muzikaj ritmoj li prilaboris kune kun Clien de Vuyst en la programo.

366 elsendoj de Tik Tak estis registritaj (sufiĉe do por 1 elsendo ĉiutage dum tuta jaro). Ĉiu elsendo komenciĝas per ŝafetoj (fojfojete hundeto) kiu ĉe sunleviĝo turnas je altebenaĵo, kaj finiĝas per ombra figuro kiu spertas plurajn aferojn en malfermita libro.

La unua elsendo de la programo okazis je la 1a de novembro 1981 je la 18h05 je la tiama BRT. En 2005 ĝi estas elsenditia je la 15h30 je Ketnet.

Tik Tak vendiĝis al pli ol 27 landoj, interalie ekzemple Aŭstralio, Nederlando, Israelo, Sauda Arabio, Usono kaj Sud-Afriko. Estas la plej sukcesa eksporta produkto de belga televido iam ajn.

Eksteraj ligiloj redakti