Tilly Aston

aŭstralia verkisto

Matilda Ann ASTON (naskiĝis la 11-an de decembro 1873 en Carisbrook (Viktorio); mortis la 1-an de novembro 1947 en Windsor (Viktorio)), konata tiel Tilly ASTON, estis blinda aŭstralia verkisto kaj instruisto. Ŝi fondis Viktorian Asocion de Brajlo-Skribistoj (Victorian Association of Braille Writers) kaj Asocion por Progresigo de Blinduloj (Association for the Advancement of the Blind).

Tilly Aston
Persona informo
Naskonomo Matilda Ann Aston
Naskiĝo 11-an de decembro 1873 (1873-12-11)
en Viktorio
Morto 1-an de novembro 1947 (1947-11-01) (73-jaraĝa)
en Windsor
Tombo St Kilda Cemetery
Lingvoj Esperantoanglabrajlo
Ŝtataneco AŭstralioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo esperantistoverkisto • poeto • romanisto • edukistofilantropo
vdr

Tilly estis la plej juna el ok gefiloj de botisto Edward Aston kaj lia edzino Anne. Ŝi blindiĝis sepjaraĝa. Blinda ministo instruis al ŝi brajlon kaj persvadis ŝin forloĝiĝi al Melburno por studi. Ŝi estis la unua blinda studanto en Aŭstralia universitato. Bedaŭrinde ŝi devis ĉesigi la studadon post unu jaro kaj duona pro manko de brajla fakliteraturo.

Ŝi fondis Viktorian Asocion de Brajlaj Verkistoj en 1894. Ĝi fariĝis Viktoria Brajla Biblioteko (Victorian Braille Library). En 1895 ŝi fondis Asocion por Progresigo de Blinduloj, kiu sukcese batalis por sendependiĝo de blinduloj, sociaj ŝanĝoj kaj novaj leĝoj: Blinduloj ekrajtis baloti; la fervojoj ekde 1899 senpage transportis brajlaĵojn; blinduloj rajtas senpage uzi publikajn transportilojn.

En 1913 Tilly Aston instruistiĝis kaj fariĝis estrino de la Viktoria Blindula Lernejo (School for the Blind). Ŝi sukcesis – malgraŭ duboj pro sia blindeco – instrui kaj administri la lernejon ĝis 1925, kiam ŝi devis rezigni pro malsaneco.

De 1901 ĝis 1940 Tilly Aston publikigis ok volumojn da poemoj. Ŝi korespondis mondvaste per Esperanto. Ŝiaj memoroj publikiĝis en 1946 anglalingve (Memoirs of Tilly Aston: Australia's blind poet, author and philanthropist).