Tiream
komunumo en Rumanio
Tiream (hungare Mezőterem, germane Wiesenfeld kaj Terem) estas komunumo en Rumanio sudokcidente de Carei. Kroma la centra vilaĝo Tiream/Mezőterem/Terem/Wiesenfeld, administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Portița kaj Vezendiu[1][2].
Tiream | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Satu Mare | ||
Alinome | Mezőterem (hungare), Wiesenfeld kaj Terem (germane) | ||
Iama hungara departemento | Szatmár | ||
Situo | 47° 37′ N, 22° 28′ O (mapo)47.61388888888922.472777777778Koordinatoj: 47° 37′ N, 22° 28′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 122 m | ||
Poŝtkodo | 447325 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 2 226 (en 2011, 2 293 en 2009) | ||
– vilaĝo | 1 535 (en 2011, 1 615 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 139116 | ||
Ĉiuj tri partoj de la komunumo situas ĉe la distrikta vojo DJ108M. En Tiream estas stacio de la fervoja linio inter Carei kaj Tășnad.
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 2339 loĝantojn (germanoj, hungaroj, rumanoj); en 1992 1706 (germanoj, rumanoj, 17 % da hungaroj).
En la censo de 2002 la 1.615 loĝantoj de la vilaĝo deklaris jenajn etnecojn[3] kaj preferatajn lingvojn[3]:
Etneco | nombro | elcentaĵoj |
---|---|---|
hungaroj | 672 | 41,6 % |
rumanoj | 471 | 29,2 % |
germanoj | 332 | 20,6 % |
romaoj | 136 | 8,4 % |
Lingvo | nombro | elcentaĵoj |
---|---|---|
hungara | 1044 | 64,6 % |
rumana | 471 | 29,2 % |
germana | 96 | 5,9 % |
Historio redakti
Ĝia unua mencio skriba estas el 1215. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szatmár).
Fonto redakti
- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
- ↑ 3,0 3,1 Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2014-10-25.
Gravaj personoj redakti
- György Haller (pentristo)
- Kálmán Oszóczki (n. 5-a de decembro 1931): arkivisto, historiisto.
- Ferenc Sipos (8-a de oktobro 1918 – 6-a de julio 1995) romkatolika eklezia verkisto
- István Valdman (8-a de aŭgusto 1951): geologo
Eksteraj ligiloj redakti
-
Situo en la distrikto