Tizanoptero
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Familioj
| ||||||||||||
Tizanopteroj (Thysanoptera) estas ordo el la klaso de la insektoj. Ĝi dividiĝas je la du subordoj Terebrantia kaj Tubulifera. La nomo venas el la greka θύσανος (thysanos = „franĝo“) + πτερόν (pteron = „flugilo“) kaj mencias la longajn harfranĝojn je la flugilrandoj. Tutmonde ekzistas 5.500 specioj, el ili proksimume 400 troviĝas en mezeŭropo. Ne plu uzata scienca nomo de la insekto: Physopoda (vezikpieduloj) atentigis pri la vezikecaj dikaĵoj je la lasta membro de la piedoj, kiuj funkcias kiel suĉiloj kaj servas por teni sin.
Tizanopteroj kiel damaĝantojRedakti
En Mezeŭropo la specioj Anaphothrips obscurus, Aptinothrips rufus, Aptinothrips stylifer, Chirothrips manaticus, Franklliniella tenuicornis, Haplothrips aculeatus, Haplothrips tritici, Limothrips cerealium, Limothrips denticornis, Stenothrips graminum, Thrips angusticeps estas la ekonomie plej gravaj damaĝantoj de greno kaj aliaj poacoj.