Tlön, Uqbar, Orbis Tertius

hispanlingva novelo far Georgo Ludoviko Borges

Tlön, Uqbar, Orbis Tertius estas rakonto verkita de Jorge Luis Borges, publikigita la unuan fojon en la revuo SUR —numero 68, majo 1940—. Ĝi estis poste inkludita en la libro Antología de la literatura fantástica —decembro 1940— kaj poste en la kolekto El jardín de senderos que se bifurcan (1941) kiu poste formos parton de la libro Ficciones (1944).

Tlön, Uqbar, Orbis Tertius
novelo
Aŭtoroj
Aŭtoro Jorge Luis Borges
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1940
Eldonejo Sur
Ĝenro fantastospekulativa fikcio
vdr

Kiel tipas de la estetiko de Borges, en tiu teksto la aŭtoro proponas reprezenton totaligan de la mondo tra la rezultoj de personaj ĉiutagaj esploroj. La apokrifa versio de volumo de la Brita Enciklopedio kondukas al la malkovro de... "A first encyclopaedia of Tlön. Vol. XI" (unua enciklopedio de Tlön). Tlön estas la frukto de lacaj generacioj de homoj kiuj sekrete kaj rigore ideigis kaj diagramigis universon de ekstrema ideismo. La totaliga forto de tiu mondo, reprezentita en la Enciklopedio de Tlön, kondukas la protagoniston al la dubemo pri la propra realo kaj al la suspekto ke la idealisma koncepto de Tlön estas la matrico kiu iom post iom alproprigas sin de la mondo.

Eksteraj ligiloj redakti

  • La alquimia del verbo: 'Tlön, Uqbar, Orbis Tertius' de J.L. Borges y la Sociedad de la Rosa-Cruz. Artículo de Santiago Juan-Navarro publicado en Hispanófila 120 (1997): 67-80. [1] Alirita la 1an de Januaro 2018.