OTR-21 Toĉka

taktika balistika misilo fabrikita en Sovetunio
(Alidirektita el Toĉka-U)

OTR-21 Toĉka estas taktika balistika misilo fabrikita en Sovetunio. Ĝia GRAU-kodo (ГРАУ) de la Armitaj Fortoj de Rusia Federacio estas 9K79; ĝia NATO-raportnomo estas SS-21 Scarab. Ĝi estas transportita en specifa veturilo nomata 9P129 kaj levita antaŭ lanĉo. La misilo uzas inercian gvidsistemon. La Armitaj Fortoj de Rusia Federacio informis ke ili ne plu uzas la misilojn Toĉka-U ekde aprilo 2020 kaj anstataŭigis ilin per pli modernaj misiloj 9K720 Iskander-M.

misiloj Toĉka-U en armea parado de Jekaterinburgo en oktobro 2009

Versioj redakti

  • 9K79 Toĉka: 1-a produktadversio, lanĉita en 1976.
    • kun misilo 9M79 kun atingo de 70 km.
  • 9K79-1 Toĉka-U: 2-a produktadversio, lanĉita en 1988.
    • kun misilo 9M79-1 kun atingo de 120 km.
  • 9K79P Toĉka-R: kun pasiva radara gvidado por batali radarajn instalaĵojn.[1]
    • kun misilo 9M79R kun gamo de 70-120 km.
    • kun raketo 9M79FR.
    • kun misilo 9M79-1FR.
  • KN-02 Toksa: kopio el Nord-Koreio.
 
misila komplekso Toĉka-U en 1999

La misiloj aktive uziĝis/uziĝas interalie en la sekvaj militoj: redakti

Referencoj redakti

  1. artikolo "Тактического Ракетного Комплекса 9к79 «Точка-Р»" Arkivigite je 2020-11-27 per la retarkivo Wayback Machine (ruse Taktika Misila Sistemo 9k79 "Tochka-R") en la retejo bastion-karpenko.ru