Tobi (filmo)

hispana komedio de 1978

Tobi (aŭ Tobi el niño con alas, do "Tobi la knabo kun flugiloj") estas hispana komedia filmo de 1978, verkita de Horacio Varcarcel kaj Antonio Mercero. Reĝisorita de Antonio Mercero, en ĝi ĉefrolas la 7-jarulo Lolo García kaj krome la aktoroj Francisco Vidal, Norma Aleandro, Antonio Ferrandis kaj Walter Vidarte. En la filmo al 7-jara knabo de blonda bukla hararo, Tobi, kreskiĝas flugiloj sur sia dorso, kio donas al li la aspekton de anĝelo. Ĉi tiu fenomeno altiras la atenton al la socio, kiu inkluzivas kuracistojn, sciencistojn kaj lernejojn. Post kiam la flugiloj de Tobi estas kirurgie forigitaj, ili rekreskas. Post kiam aliaj infanoj en lia lernejo dolorigas lin, provante eltiri la flugilojn, kiujn ili supozas esti falsaj, liaj gepatroj ekspoziciigas lin kontraŭ enirmono en kermeso. La knabeto baldaŭ ne plu eltenas la buran gapadon de la scivolemuloj kaj eskapas sur pinton de turo. Kiam la gepatroj kaj aliaj sensaciuloj persekute sekvas lin, li ekflugas de la turo kaj forflugas en surrealisma sceno.

Tobi
filmo
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1978
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Manuel Rojas
Reĝisoro(j) Antonio Mercero
Scenaro Antonio Mercero • Horacio Valcárcel
Rolantoj Norma Aleandro • Antonio Ferrandis • Walter Vidarte • Silvia Tortosa • José Yepes • Lolo García • María Casanova • José Lifante • Andrés Mejuto • Antonio Mercero
IMDb
vdr