Toby Alderweireld
publikigita versio estis patrolita je 2 mar. 2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 2 mar. 2023.
Toby Alderweireld - prononco laŭ sistemo IFA [ˈtoːbi ˈɑldərʋɛːrəlt] - estas belgia futbalisto. Li naskiĝis la 2-an de marto 1989 en Wilrijk, distrikto de la urbo Antverpeno, do nun estas 35-jara. Ekde 2022 li membras en la unua vira teamo de la klubo Royal Antwerp F.C. en Antverpeno. Krome ekde la jaro 2009 li estas membro de la vira belga nacia teamo de futbalo, post antaŭaj kvin jaroj en la nacia teamo de sub-15- ĝis sub-21-jaruloj. Kadre de la nacia teamo li partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2014, 2018 kaj 2022 kaj same en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 kaj 2020 (prokrastita al 2021). Matĉe li en la aperoj en la nacia teamo kutime rekoneblas per la numero "2".
Toby Alderweireld | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Toby Albertine Maurits Alderweireld |
Naskiĝo | 2-an de marto 1989 (35-jaraĝa) en Wilrijk |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Belgio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |