Tochigi SC

japana futbalklubo

Tochigi Soccer Club aŭ pli mallonge Tochigi SC (jen angle, japane 栃木サッカークラブ aŭ pli mallonge 栃木S.C., Tochigi Esu Shī) estas japana profesia klubo de piedpilkado (futbalo). La unua vira teamo de 2009 ĝis 2015 kaj ekde 2018 apartenas al la 2-a divido de la Japana Profesia Futbala Ligo, kaj estas la sola pinta japania klubo kiu havas la usonan nomon "soccer" por futbalo en sia nomo, kio ŝuldiĝas precipe pro prefero de la brita vorto "football" en la ligo. Ĝi havas sian sidejon en la urbo Ucunomija, ĉefurbo de la samnoma gubernio Toĉigi. Origine la klubo ekde 1953 estis sporta klubo nur por instruistoj kaj nomiĝis 栃木教員サッカー部 (latinliterigo laŭ sistemo Hepburn Tochigi Kyōin Sakka Bu, do "futbala klubo de instruistoj de Toĉigi"), sed post kiam komence de la 1990-aj jaroj pli kaj pli da homoj el aliaj profesioj akceptiĝis en la klubo, oni en 1994 rezignis pri la origina nomo kaj adoptis la nunan, anglalingvan.

la stadiono

Iuj futbalistoj de la klubo: redakti

Eksteraj ligiloj redakti