Toivo KÄRKI (1915–1992) estis finna muzikisto. En lia vivtempo liaj komponaĵoj estis diskitaj proksimume 1400 fojojn. Li faris muzikon por proksimume 50 filmoj. Li faris muzikon ankaŭ por teatraĵoj kaj por radiaj humurprogramoj. Li faris ankaŭ aranĝojn por komponaĵoj de aliuloj. Li ludis akordionon. Li instruis kantotekstistojn kaj helpis muzikistojn. Li estas menciita ankaŭ kiel kantotekstisto, sed reale tiujn kantotekstojn faris lia kuzino Auvo Kurvinen.

Toivo Kärki
Persona informo
Naskonomo Toivo Pietari Johannes Kärki
Naskiĝo 3-an de decembro 1915 (1915-12-03)
en Pirkkala
Morto 30-an de aprilo 1992 (1992-04-30) (76-jaraĝa)
en Helsinko
Tombo Tombejo Hietaniemi
Lingvoj finna
Ŝtataneco Finnlando
Familio
Patro Frans Kärki
Okupo
Okupo komponistopianistoakordionisto
vdr