JR Centra
(Alidirektita el Tokaja Fervoja Kompanio)
Kompanio JR Tokaja aŭ Kompanio JR Centra (japane: 東海旅客鉄道株式会社 [tokai rjokaku tecudo kabuŝiki-gaiŝa], laŭvorte Centra Japania Pasaĝera fervoja Akci-kompanio) estas japana pasaĝera fervoja kompanio. Ĝi estas membro de grupo "JR" (aŭ "Japana Fervoja Reto"), do la linioj de la kompanio formas subreton de la tut-japania reto "Japana Fervojo". Ĝi heredis fervojajn liniojn de estinta ŝtata kompanio Japana Nacia Fervojo. Ĝia areo de servo estas la suda centra parto de Honŝuo, kiu precipe konsistas el la samonoma Tokaja regiono. Centra oficejo de la kompanio estas en Nagojo.