Toki Pona: The Language of Good

libro pri Tokipono de Sonja Lang
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Toki Pona: The Language of Good (“Tokipono: La lingvo de bono”, tokipone lipu pu) estas la unua libro pri Tokipono verkita de Sonja Lang, la kreinto de la lingvo. Ĝi estas eldonita en majo de 2014, ĉirkaŭ 13 jarojn post la enreta publikiĝo de la unua publika versio de la lingvo en 2001, kaj ĝi markas la finon de la aktiva konstruado de Tokipono. La originalo estas en la angla, kaj ekzistas tradukoj en la franca kaj la germana. La franca versio estas tradukita de Lang mem.

Toki Pona: The Language of Good
Aŭtoroj
Aŭtoro Sonja Lang
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 2014
Eldoninto Tawhid
Trajtoj
Paĝoj 134
ISBN 978-0-9782923-0-0
OCLC 941954941
Information icon.svg
vdr

La libro enhavas 19 lecionojn pri Tokipono, kolekton de mallongaj tekstoj kaj proverboj, vortaron de vortoj, proponojn por nomoj de lokoj kaj lingvoj, kaj priskribojn de proponitaj sistemoj por skribi Tokiponon per logogramoj kaj por uzi Tokiponon per mansignoj. La logograma skribsistemo, unue enkondukita per ĉi tiu libro, iĝis vaste konata kaj uzata en Tokiponujo en la jaroj post tio.

Kvankam la libro formas la bazon de nuntempa Tokipono, Lang ne konsideras la libron kiel neŝanĝeble fundamenta por Tokipono. En sia dua publikiĝo, Toki Pona Dictionary, ŝi asertis, ke la unua libro estu vivanta dokumento, ĉar ankaŭ Tokipono estas vivanta lingvo. Tial ŝi inkluzivigis en la vortaron liston de klarigoj, korektoj kaj kritikoj pri la unua libro, kiuj sekvas kaj klarigas la uzadon de la lingvo pere de la komunumo.[1]

ReferencojRedakti

  1. Lang, Sonja. (2021) Toki Pona Dictionary (angle), p. 5–13. ISBN 9780978292362.

Eksteraj ligilojRedakti

  • lipu pu, artikolo pri la libro en la tokipona vikia enciklopedio.