Toki Pona Dictionary

ampleksa dudirekta vortaro kun pli ol 11000 kapvortoj de Sonja Lang
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Toki Pona Dictionary (trad. Tokipona Vortaro, tokipone lipu ku) estas vortaro, kaj la dua libro pri Tokipono eldonita de Sonja Lang, la kreinto de la lingvo. Ĝi estas anglalingva libro eldonita en julio de 2021. Laŭ Lang la libro dokumentas Tokiponon kiel vivantan lingvon.[1]

Toki Pona Dictionary
Toki Pona Dictionary
literatura verkovortaro
Aŭtoroj
Aŭtoro Sonja Lang
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 2021
Eldoninto Tawhid
Trajtoj
Paĝoj 401
ISBN 978-0-9782923-6-2
OCLC 1264414943
vdr

La libro estas dudirekta angla-tokipona vortaro kun pli ol 11000 kapvortoj, farita per informoj kolektitaj de Lang per enketado de la tokipona komunumo dum kvar monatoj en 2021. Surbaze de tiuj enketoj Lang konkludis, ke 14 vortoj ne menciitaj en ŝia unua libro estas sufiĉe ofte uzataj por rekomendi ilin kiel gravaj vortoj konindaj por ĉiuj tokiponistoj.[2] Per tiu rekomendo la normo de tokiponaj vortoj vaste akceptataj en Tokiponujo pliiĝis de 120 aŭ 123 vortoj je la publikiĝo de la unua libro al 137 vortoj je la publikiĝo de la vortaro. La vortaro krome mencias 45 pli da maloftaj vortoj, nur kelkfoje menciitaj de la respondintoj de la enketoj. Ĉe ĉiuj vortoj kaj tradukoj en la vortaro estas notite, proksimume kiom da partoprenintoj en la enketoj respondis per tiu traduko.

La libro enhavas krom vortaron ankaŭ sekcion de rimarkoj kaj korektoj pri Toki Pona: The Language of Good, la unua tokipona libro de Lang, kaj kelkajn mallongajn verkojn el la tokipona komunumo: du poemoj en Tokipono, kaj priskribo de ŝerca tokipona nombrosistemo.

Referencoj redakti

  1. Lang, Sonja. (2021) Toki Pona Dictionary (angle), p. malantaŭo de kovrilo. ISBN 9780978292362. “This book documents Toki Pona as a living language and includes the latest new words created by the ever-growing community”.
  2. Lang, Sonja. (2021) Toki Pona Dictionary (angle), p. 22. ISBN 9780978292362. “I would argue that almost all new words with a frequency index of 3 or higher are now an essential part of Toki Pona”.

Eksteraj ligiloj redakti

  • compounds.txt, malneta datumaro de nur la esprimoj plej ofte uzataj en la enketoj, publikigita en la oficiala retejo de Tokipono. (angle)
  • lipu ku, artikolo pri la libro en la tokipona vikia enciklopedio. (tokipone)