Tokipono: La lingvo de bono

libro pri Tokipono de Sonja Lang
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Tokipono: La lingvo de bono (angle Toki Pona: The Language of Good, tokipone lipu pu) estas lernolibro pri Tokipono verkita de Sonja Lang, la kreinto de la lingvo. Ĝi estas eldonita en majo de 2014, ĉirkaŭ 13 jarojn post la enreta publikiĝo de la unua publika versio de la lingvo en 2001, kaj ĝi markas la finon de la aktiva konstruado de Tokipono. La originalo estas en la angla, kaj ekzistas tradukoj en la franca, la germana kaj Esperanto. La franca versio estas tradukita de Lang mem.

Tokipono: La lingvo de bono
Origine Toki Pona: The Language of Good
Tokipono: La lingvo de bono
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Sonja Lang
Lingvoj
Origina lingvo angla
Lingvo angla, franca, germana, Esperanto
Eldonado
Eldondato 2014
Eldoninto Tawhid
Trajtoj
Paĝoj 134
ISBN 978-0-9782923-0-0
OCLC 941954941
Tradukado
Tradukinto Spencer van der Meulen
Eldonjaro de tradukita versio 2022
Paĝoj de tradukita versio 150
ISBN de tradukita versio 978-94-6437-609-8
vdr

La libro enhavas 19 lecionojn pri Tokipono, kolekton de mallongaj tekstoj kaj proverboj, vortaron de vortoj, proponojn por nomoj de lokoj kaj lingvoj, kaj priskribojn de proponitaj sistemoj por skribi Tokiponon per logogramoj kaj por uzi Tokiponon per mansignoj. La logograma skribsistemo, unue enkondukita per ĉi tiu libro, iĝis vaste konata kaj uzata en Tokiponujo en la jaroj post tio.

Kvankam la libro formas la bazon de nuntempa Tokipono, Lang ne konsideras la libron kiel neŝanĝeble fundamenta por Tokipono. En sia dua publikiĝo, Toki Pona Dictionary, ŝi asertis, ke la unua libro estu vivanta dokumento, ĉar ankaŭ Tokipono estas vivanta lingvo. Tial ŝi inkluzivigis en la vortaron liston de klarigoj, korektoj kaj kritikoj pri la unua libro, kiuj sekvas kaj klarigas la uzadon de la lingvo pere de la komunumo.[1]

Referencoj redakti

  1. Lang, Sonja. (2021) Toki Pona Dictionary (angle), p. 5–13. ISBN 9780978292362.

Eksteraj ligiloj redakti

  • lipu pu, artikolo pri la libro en la tokipona vikia enciklopedio.