Tolva [TOLBa] (Tolba en ribagorza kataluna)[1] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Tolva
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22585
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 125  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 7′ N, 0° 34′ O (mapo)42.1147222222220.565Koordinatoj: 42° 7′ N, 0° 34′ O (mapo) [+]
Alto 696 m [+]
Areo 58,965884 km² ( 589 6.5 884 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tolva (Provinco Ŭesko)
Tolva (Provinco Ŭesko)
DEC
Tolva
Tolva
Situo de Tolva
Tolva (Hispanio)
Tolva (Hispanio)
DEC
Tolva
Tolva
Situo de Tolva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tolva [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas en la sudo de la komarko Ribagorza, sur la meza valo de la rivero Cajigar kiu trapasas la teritorion de nordo suden, inter la orienta deklivaro de la Sierra del Castillo de Laguarres (konata populare kiel Serra de l'Armellera) kaj la rojo de Ciscar. La rivero de Viacamp kaj la rojo de Sankta Kristoforo alfluas maldekstre kaj Riu Sec kaj Arguinoga dekstre. La reliefo havas formon, laŭ ĝia nomo indikas, de "tolva" (funelo). La loĝloko mem estas en la centro de tiu funelvaleto.

Ĝi limas norde kun Lascuarre kaj Castigaleu, okcidente kaj sude kun Benabarre kaj oriente kun Viacamp y Litera ene de la komarko. Oni parolas variaĵojn de la kataluna. Aktuale la municipo estas formita per la jenaj loĝlokoj: Almunia de San Lorenzo, Luzás, Tolva (municipa ĉefurbo) kaj Sagarras Bajas.

La klimato estas malvarma, nome montara. Tolva estas alirejo al la montaro Montsec de l'Estall, nome la aragona parto de la ravinaro Monrebey kaj de la Akvorezervejo de Canelles.

La loĝloko Tolva mem kiel sidejo de la municipo (696 msm)[2] estas je 100 km oriente de Huesca. Tolva estas komunikata laŭ la ŝoseo N-230 oriente kun Viacamp y Litera, Puente de Montañana kaj la provinco Ilerdo, sed sen rekta ŝosea konekto, ĉar la ŝoseo N-230 sekvas norden la limon kun Katalunio, kaj kun Benabarre okcidente.

Historio redakti

 
Preĝejo de Tolva.

En epoko de romianoj estis vojkrucejo. La kastelo de Falces estis konstruita en la 11-a jarcento, kaj la preĝejo de Tolva dependis de tiu de Falces. Ĝi atestas pri la defenda gravo de la areo. Ankaŭ en Chiriveta estas kastelo.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado. Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio. Fakte en la loko hegemoniis anarkiistoj, kaj okazis reprezalioj kontraŭ dekstruloj: poste je la alveno de la frankisma armeo, granda parto de la loĝantaro fuĝis al Francio; kelkaj revenis, multaj ne.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Tolva kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 132 loĝantoj (2022).[3]

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj forstado kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro. La kreskanta montarturismo helpis en la areo la konstruadon de hoteloj, vendejoj kaj rilataj instalaĵoj.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la jenaj:

  • Restaĵoj de la kastelo de Falces.
  • Preĝejo de Santa María del Puy (Tolva) kaj de Sanktaj Justo kaj Pastor (Fals).
  • Ermitejo de Sankta Anastasia (Tolva), en la foto de la tabelo.
  • Naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Laŭ Decreto Legislativo 2/2006, de 27 de diciembre, del Gobierno de Aragón, por el que se aprueba el texto refundido de la Ley de Delimitación Comarcal de Aragón
  2. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  3. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio redakti

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tolva (Huesca) en la hispana Vikipedio.