Tomorrow Is Yesterday

"Tomorrow Is Yesterday" [Morgaŭ estas hieraŭ] estas la deknaŭa epizodo de la unua sezono de la usona televidserio de scienca fikcio Star Trek. Verkita de D. C. Fontana kaj reĝisorita fare de Michael O'Herlihy, ĝi havis unuan elsendon la 26-an de januaro 1967.

Tomorrow Is Yesterday
Star Trek episode • ĉapitro de televidserio
Originala titolo Tomorrow Is Yesterday
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 26 jan. 1967
Ĝenro sciencfikcio
Reĝisoro(j) Michael O'Herlihy • Gene Roddenberry
Scenaro D. C. Fontana
Filmita en Paramount Stage 31
Loko de rakonto Tero
Rolantoj William Shatner • Leonard Nimoy • DeForest Kelley • James Doohan • George Takei • Nichelle Nichols • Roger Perry • Bill Blackburn
IMDb
vdr

Intrigo redakti

La USS USS Enterprise (NCC-1701) en la steldato 3113.2 hazarde vojaĝas reen al la Tero je la 1960-aj jaroj per la efikoj de alta gravito de "nigra truo" nomata en la epizodo "nigra stelo". La "Enterprise" aperas en la atmosfero de la Tero, kaj aperas kiel NIFO sur milita radaro.

Usona aviadilo Lockheed F-104 Starfighter pilotata de la Kapitano John Christopher (Roger Perry), estas sendita por identigi la radarcelon. Timante atakon per atombombo, Kapitano Kirk ordigas ke trenfasko estu uzata sur la aviadilo, tio detruas la aviadilon kaj la piloto estas transportata en la "Enterprise'n".

Timante ke Christopher povus interrompi la templinion se li revenos al Tero, Kirk unue decidas, ke la piloto devas resti en la Enterprise. Kiam Scienca Oficiro Spock malkovras, ke la filo de la piloto ankoraŭ nenaskita, ludos gravan rolon en estonta misio al Saturno, Kirk rimarkas, ke ili devas revenigi Christopheron al la Tero, ĉar oni ne kredos kion li diros pri kosmoŝipo. Sed post ekscii pri la ekzisto de filmo pri Entreprise fare de la flugaparato de Christopher, Kirk kaj Lt. Sulu transiras al la aviadilbazo por rekuperi la filmon kaj iujn aliajn provojn de ilia vizito. Ili estas kaptitaj fare de Aera Polico, kiuj hazarde aktivigas kriz-signalon de la komunikilo de Kirk. Spock, Sulu kaj Christopher, kiu konas la bazan aranĝon, provas liberigi Kirkon. Post kiam la gardistoj de Kirk estas submetitaj, Christopher kaptas unu el siaj pafiloj kaj postulas resti. Spock, antaŭvidinte ke li farus tian provon, staras malantaŭ Christofer kaj dormigas lin per vulkana nerva pinĉo.

Post kiam ili revenas al la stelŝipo, oni informas al Kirk pri ebleco tempvojaĝo uzante la graviton de la Suno. Christopher revenas al sia militaviadilo, en la tempo kiam li renkontis la kosmoŝipon, evitante forigante sian memoron pri sia tempo en la Enterprise. Entreprise tiam sukcese revenas al la 23-a jarcento.