Tonciu (Fărăgău)
komunumo en Rumanio
Tonciu [tonĉu] (hungare Tancs tanĉ, germane Tesch teŝ) estas vilaĝo en Rumanio okcidente de Reghin kaj administracie apartenas al komunumo Fărăgău.
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi havis 757 loĝantojn (hungaroj) kaj en 1992 734 (11% rumanoj, 64% ciganoj, 25% hungaroj).
Historio
redaktiĜia unua skriba mencio estas en 1439. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Kolozs). En ĝia reformita preĝejo troviĝas pentrita ligna baldakeno el 1676 farita verŝajne de János Parajdi Illyés.
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj
redakti- Károly Kádár (1943): skulptisto en Baia Mare.