La Toros de Guisando (virbovoj de G.) estas skulptaĵaro de vetonoj ĉe la monteto Guisando [giSANdo], ĉe la brutobreda vojo Cañada Real Leonesa Oriental, en la municipa teritorio de El Tiemblo, en la provinco Avilo (Hispanio).

Toros de Guisando, de kelta deveno, en El Tiemblo, Provinco Ávila.

Ĝi estas datita inter la 4-a kaj 3-a jarcentoj antaŭ nia erao, dum la Ferepoko,[1] kvankam iom provizore ĉar mankas arkeologia kunteksto.

Temas pri kvar (kvin ĝis 1548 laŭ referencoj) skulptaĵoj faritaj el granito kiuj reprezentas kvarpiedulojn, identigitaj kiel virbovojverracos ([beRAkos] virporkoj), popolpreference al supozo, ke temas pri virbovoj, pli simbole kaj ĉar kelkaj el la eroj montras kape truojn konsideratajn kiel korningoj. Ĉiuokaze malfacilas certege identigi la specion, ĉar eĉ kelkaj similaĵoj aliloke povus esti aproj aŭ eĉ ursoj. Sed certe ili rilatas al brutobreda bazo de la tiama ekonomio.

La kvar skulptaĵoj estas flanke al flanko, formante linion en direkto nord-suden kaj ĉiuj rigarde al okcidento, nome al la pinto de la monteto Guisando, kiu nomas ilin. La kvaropo estas faritaj el granito kaj longas inter 264 kaj 277 cm kaj inter 129 kaj 145 cm altas. La granda dubo pri tiuj enigmaj verracos estas ilia celo, ĉar eble temis pri religiaj aŭ funebraj aĵoj, aŭ protektiloj de la gregoj, kiel magia celo, aŭ eĉ simplaj mejloŝtonoj ĉe la brutovojoj aŭ kiel teritoriaj markiloj.

La loko estas simbola refernco por la tial nomita Traktato de Toros de Guisando, ĉar tie supozeble ĝi estis subskribita en 1468 fare de la reĝo Henriko la 4-a kaj lia fratino Isabel (la estonta reĝino Isabel la 1-a de Kastilio, plej ofte konata kiel Isabel la Católica), per kiu oni agnoskis la proklamon de tiu kiel Princino de Asturio kaj tiel kiel heredanto al la trono de Kastilio.[2]

Notoj redakti

  1. Diputación de Ávila. «Toros de Guisando (El Tiemblo)». Castros y verracos. Guía arqueológica de la provincia de Ávila. Konsultita la 25an de Julio 2018.
  2. Álvarez Sanchís, Jesús R. (junio 1999). Pieza del mes:Ciclo 1999:«Creencias, símbolos y ritos religiosos»:El verraco de Segovia (PDF). Museo Arqueológico Nacional. Konsultita la 27an de Marto 2018. p. 8.