Torrehermosa

municipo en Zaragozo

Torrehermosa [torerMOsa] estas municipo de Hispanio, en la sudokcidento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Torrehermosa estas etimologie komprenebla kiel Belega Turo kaj tiukadre aperas turo en la municipa blazono.

Torrehermosa
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42269
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 73  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 14′ N, 2° 8′ U (mapo)41.2384345-2.1274717Koordinatoj: 41° 14′ N, 2° 8′ U (mapo) [+]
Alto 839 m [+]
Areo 21 km² (2 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Torrehermosa (Provinco Zaragozo)
Torrehermosa (Provinco Zaragozo)
DEC
Torrehermosa
Torrehermosa
Situo de Torrehermosa
Torrehermosa (Hispanio)
Torrehermosa (Hispanio)
DEC
Torrehermosa
Torrehermosa
Situo de Torrehermosa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torrehermosa [+]
vdr

Geografio redakti

 
Vinkeloj sur la deklivo de la kastelmonto.

Torrehermosa estas municipa teritorio en la sudokcidento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas sude de Monreal de Ariza kaj norde de Alconchel de Ariza. La pejzaĝo estas tre seka.

La loĝloko Torrehermosa mem estas je 138 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 839 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la limo kun la provinco Sorio. Ĝi estas inter Monreal de Ariza norde kaj Alconchel de Ariza sude laŭ ŝoseo CV-937 paralela al la limo kun la provinco Sorio.

Historio redakti

 
Islamepoka turo.

Jam estis kastelo en la epoko de islamanoj, unue kiel defendolinio kontraŭ kristanoj; poste kontraŭ kastilianoj. La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento fare de Alfonso la 1-a, kiu lasis la areon al la templanoj.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Torrehermosa kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 63 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, Daroko, Calatayud kaj Karinjeno.

Aktualo redakti

 
Vinkeloj.

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo, krucmonumentoj, vinkeloj, la restaĵoj de la kastelo kaj naturaj lokoj ĉefe en la montaroj kaj ĉe la riveroj.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti