Torrente de Cinca [toRENte deZINka] estas municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko Bajo Cinca (kies ĉefurbo estas Fraga) apartenanta al la sudorienta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Torrente de Cinca
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 22590
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 121  (2023) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 28′ N, 0° 20′ O (mapo)41.4666666666670.33333333333334Koordinatoj: 41° 28′ N, 0° 20′ O (mapo) [+]
Alto 109 m [+]
Areo 56,804122 km² ( 568 0.4 122 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Torrente de Cinca (Provinco Ŭesko)
Torrente de Cinca (Provinco Ŭesko)
DEC
Torrente de Cinca
Torrente de Cinca
Situo de Torrente de Cinca
Torrente de Cinca (Hispanio)
Torrente de Cinca (Hispanio)
DEC
Torrente de Cinca
Torrente de Cinca
Situo de Torrente de Cinca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torrente de Cinca [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas en la oriento de la komarko Bajo Cinca, norde de la teritorio de Mequinenza kaj sude de Fraga, dum oriente estas jam la provinco Ilerdo de Katalunio. La municipo apartenas al la jurisdikdicia teritorio de Fraga. Ĝi estas ĉe la fino de la valo de la rivero Cinca.

La loĝloko Torrente de Cinca (109 msm) estas je 107 km de Huesko, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas trapasata per la paga aŭtoŝoseo AP-2, per la nacia ŝoseo N-211, kiu ebligas komunikadon kun Mequinenza sude kaj Fraga norde; temas pri ŝoseo paralela al la provinca limo kun la provinco Lleida; tre proksime estas ties loĝloko Massalcoreig, sed ĝi kuŝas trans la rivero Cinca kaj ne eblas rekta konekto.

Tie estas la fekunda valo de la rivero Cinca kiu elfosis riverajn terasojn ambaŭflanke de sia fluejo. Sude la rivero Ebro retenas sian akvon en la Akvorezervejo de Mequinenza, farante limon kun tiu municipo.

La altitudo de la municipo gamas inter 415 m sude kaj 80 m ĉe la bordo de la rivero Cinca.

Nordokcidente: Fraga Norde: Fraga Nordoriente: Fraga
Okcidente: Fraga   Oriente: Masalcorreig (Lérida)
Sudokcidente: Mequinenza (Zaragoza) Sude: Mequinenza (Zaragoza) Sudoriente: La Granja d’Escarp (Lérida)

Historio redakti

La araboj loĝis en la valo de Cinca kiun ili menciis kiel la "rivero de la olivarboj" (Cinca). Ankoraŭ la historia kerno estas tipa ekzemplo de araba mezepoka urbo, kun labirinto de mallarĝaj stratetoj malvarmetaj somere kaj protektitaj de la malvarmega vento "cierzo" vintre. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo.

Fraga kaj Ilerdo estos konkeritaj de kristanoj samtage, nome la 24an de Oktobro 1149. Tiam ŝajne Fraga dependis de Ilerdo, kiu siavice apartenis al la tajfa regno de Zaragozo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro.

En marto 1174 la reĝo Alfonso la 2-a donis al la ordeno de la Hospitalanoj la lokon de Torrente.[1] En Aŭgusto 1176 la Superulo de Amposta havigis reloĝan ĉarton al Torrente. [2] En 1391 la loko estis de la ordeno de la Hospitalanoj, [3] kaj tiam ĝi estis literumita "Torrent de Cinqua". En 1610 la loko estis ankoraŭ de la ordeno de la Hospitalanoj. [4] La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

En 1845, laŭ Madoz, Torrente havis 100 domojn, etan fortikaĵon kun kapacito por 100 homoj, prizonon, kaj 686 lokanojn.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Torrente de Cinca: oni malaltiĝis el 1 776 loĝantoj en la 1970-aj jaroj ĝis nunaj 1 151 loĝantoj.

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (kortobirdoj, porkoj kaj bovoj) al kultura kaj rura turismo. La ĉefa aktiveco de la valo de la rivero Cinca estas irigacio, precipe de plantejoj de fruktarboj (persikoj kaj pomoj) kaj legomoj (por propra konsumado).

Torrente de Cinca estas unu de la lokoj de la provinco en kiuj oni retenis la uzadon de la kataluna lingvo, kiu ĝis antaŭ nelonge estis la ĉiutaga lingvo inter lokanoj. Tamen oni distingas inter la uzado de la propra kataluna lingvo ekzemple en instruado, kaj la uzado de tre forte distingita loka dialekto de la kataluna lingvo kun aragonaj vortoj. Nuntempe ĝi restas ĉefe en loknomoj, nomoj de animaloj kaj plantoj, proverboj kaj diraĵoj de parola tradicio.[5]

Demografio redakti

Demografia evoluo
1900 1910 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1986 1992 1999 2004 2022
1390 1391 1339 1251 1440 1776 1502 1239 1240 1166 1093 1002
1151

Vidindaĵoj redakti

Inter vizitindaĵoj menciendas jenaj:

  • Preĝejo de Sankta Maria Magdala, baroka kaj trinava.
  • Ermitejo de Sankta Savinto (renesanca), apud iama konvento de Triunuanoj.
  • Ponto kun formo de akvedukto de epoko araba.
  • Restaĵoj de romiaj setlejoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. (Delaville, Cartulaire, nº. 461, p. 316)
  2. (Archivo Histórico Nacional, Códice 804, p. 3-7)
  3. (Archivo de la Corona de Aragón, Maestre Racional, Registro 2.400)
  4. (Labaña: Itinerario, p. 102)
  5. Estudi descriptiu de la llengua de Fraga

Bibliografio redakti

  • Ángel Canellas kaj Ángel San Vicente (1996). Rutas románicas en Aragón. Encuentro ediciones.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.

Eksteraj ligiloj redakti