Torrenueva

(Alidirektita el Torrenueva (Ciudad Real))

Torrenueva (Nova Turo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo. Proksime al Valdepeñas, ties vino estas protektataj de la deven-marko Valdepeñas, nome la dua plej antikva de Hispanio. Ties plej grava monumento estas la preĝejo, situa inter la Placo de Hispanio kaj la Placo de Kastilio-Manĉo, de stilo gotika izabela (Preĝejo de Santiago).

Torrenueva
Torrenueva (Ciudad Real) 12.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13740 [+]
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Concepción Vivar Garrido
Demografio
Loĝantaro 2 991  (2010)
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 38′ N, 3° 22′ U (mapo)38.6397821-3.3648129Koordinatoj: 38° 38′ N, 3° 22′ U (mapo) [+]
Alto 727 m [+]
Areo 142,15 km² (14 215 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Torrenueva
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Torrenueva (Ciudad Real) [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Formas parton de la Kamparo de Montiel (historia), kiel loko kiu apartenis al la Ordeno de Santiago ekde la Mezepoko al la 19a jarcento.

En Torrenueva oni celebras tipan feston per rajdado sur ĉevalo (antikve sur azenoj aŭ muloj). Tiu festo estas de religia deveno kaj nun oni celebras en karnavalo.

LoĝantojRedakti

La loĝantoj nomiĝas Torreveños. La censita populacio en 2010 estis de 2.991 loĝantoj kaj la denseco estas de 21,04 loĝ/km².

SituoRedakti

Torrenueva estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Sierra Morena en la suda parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 323 m; je 79 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 142.15 km². La geografiaj koordinatoj estas 38º 37' 59" N, 03º 22' 00" Ok.

EkonomioRedakti

Agrikulturo (cerealoj, olivarboj, vitoj, fruktoĝardenoj) kaj brutobredado.

HistorioRedakti

Torrenueva dependis el la Ordeno de Santiago. En 1440 kaj 1527 ricevis privilegiojn (oficialajn dokumentojn).

NotojRedakti

Vidu ankaŭRedakti