Kamparo de Montiel (historia)

Ne konfuzu kun Kamparo de Montiel.


Kamparo de Montiel
geografia objekto [+]

LandoHispanio
- koordinatoj38° 44′ 3″ N, 3° 1′ 0″ U (mapo)38.7342-3.01667Koordinatoj: 38° 44′ 3″ N, 3° 1′ 0″ U (mapo)


Kamparo de Montiel (Hispanio)
Kamparo de Montiel (Hispanio)
DEC
Kamparo de Montiel
Kamparo de Montiel

Map
Kamparo de Montiel
Vikimedia Komunejo:  Campo de Montiel [+]
vdr

La Kamparo de Montiel estas komarko hispana, historie kaj geografie en Manĉo (precize en la Malsupra Manĉo),[1] al kies antikva provinco ĝi apartenis. Estas formata ĉefe de municipoj de la sudoriento de la provinco de Ciudad Real, al kiuj aldoniĝas la municipo de Ossa de Montiel, en la provinco de Albacete, kaj geografie ankaŭ aliaj de tiu provinco. Ambaŭ provincoj troviĝas en la regiono de Kastilio-Manĉo.

Municipoj de la Kamparo de Montiel historia redakti

Municipo Populacio Areo Denseco
Castellar de Santiago 2.213 95,50 23,17
Montiel 1.613 271,29 5,95
Albaladejo 1.535 48,94 31,36
Alcubillas 595 47,46 12,54
Alhambra 1.145 580,25 1,97
Almedina 714 55,90 12,77
Carrizosa 1.491 26,04 57,26
Cózar 1.272 64,99 19,57
Fuenllana 302 59,96 5,04
Membrilla 0 0 0
Ossa de Montiel 2.666 243,50 10,95
Puebla del Príncipe 896 33,97 26,38
Ruidera (Ciudad Real) 588 - 15
San Carlos del Valle 1.224 57,88 21,15
Santa Cruz de los Cáñamos 609 17,72 34,37
Torre de Juan Abad 1.267 399,73 3,17
Terrinches 917 55,52 16,52
Villamanrique 1.432 370,00 3,87
Villanueva de los Infantes (Ciudad Real) 5.854 135,06 43,34
Villanueva de la Fuente 2.560 129,10 19,83
Villahermosa (Ciudad Real) 2.264 363,01 6,24
 
Mapo de la Kamparo de Montiel historia (fragmento de la antikva provinco de Manĉo, laŭ Thomás López Pensionista, 1765).

Laŭ la studoj de Manuel Corchado Soriano (1971), la Kamparo de Montiel estas formata de 21 municipoj de la provinco de Ciudad Real kaj unu de la provinco de Albacete, kiuj estas la jenaj:

Corchado (1973) asertas ankaŭ ke la Kamparo de Montiel malpliiĝis en 1773 pro la kreado de al Reĝa Loko de Ruidera, kiu pasis de la municipa teritorio de Alhambra al tiu de Argamasilla de Alba, kaj ekdependis de la Ordeno de Sankta Johano. En 1990, Ruidera sendependiĝis de Argamasilla de Alba, kaj konstituiĝis en municipo.

La komarkigo fare de la Diputación de Ciudad Real (Provinca Municiparo) ekskludas tamen el la komarko de Montiel la municipojn de Membrilla, La Solana kaj Torrenueva. Membrilla kaj La Solana restas en la komarko Manĉo, kaj Torrenueva en Sierra Morena. Ankaŭ Ruidera restas ene de la komarko Manĉo.[2]

La olivolea protektita marko de Kamparo de Montiel, kreita en 2007, enhavas ene de ĝi ankaŭ la municipojn ciudadrealajn de Almuradiel, San Lorenzo de Calatrava, Santa Cruz de Mudela, Valdepeñas kaj Viso del Marqués, krom la resto de municipoj historiaj de la Kamparo de Montiel de la provinco de Ciudad Real.[3]

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Corchado Soriano, Manuel (1971): Avance de un estudio geográfico-histórico del Campo de Montiel. Instituto de Estudios Manchegos-CSIC. Madrid.
  • Molina Chamizo, Pilar (2006): De la fortaleza al templo (dos tomos). Diputación Provincial de Ciudad Real -Biblioteca de Autores Manchegos, BAM-148 y BAM-149 -. Ciudad Real.
  • Rodríguez Castillo, Justiniano (1999): Don Quijote por el Campo de Montiel (Como debe ser). Asociación de Amigos del Campo de Montiel. Villanueva de los Infantes.
  • Ruiz Rodríguez, José Ignacio (1993): Organización política y económica de la Orden de Santiago en el siglo XVII (Los hombres, la economía y las instituciones). Diputación Provincial de Ciudad Real -Biblioteca de Autores Manchegos, BAM-83 -. Ciudad Real.