Torres de Albarracín

Torres de Albarracín [TOres dealbaraZIN] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Sierra de Albarracín.

Torres de Albarracín
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44111
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 191  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 26′ N, 1° 32′ U (mapo)40.4275546-1.5315671Koordinatoj: 40° 26′ N, 1° 32′ U (mapo) [+]
Alto 1 237 m [+]
Areo 28,309973 km² ( 283 0.9 973 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Torres de Albarracín (Provinco Teruelo)
Torres de Albarracín (Provinco Teruelo)
DEC
Torres de Albarracín
Torres de Albarracín
Situo de Torres de Albarracín
Torres de Albarracín (Hispanio)
Torres de Albarracín (Hispanio)
DEC
Torres de Albarracín
Torres de Albarracín
Situo de Torres de Albarracín

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torres de Albarracín [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas ĉe la montaro Sierra de Albarracín, je 50 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas montara, abundas pinaroj kaj transmigra brutobredado de ŝafoj. Torres de Albarracín estas unu el la plej sudokcidentaj municipoj de la regiono.

Torres de Albarracín estas sur tre montara areo, sur deklivo de monteto dominas valon trapasata de la rivero Guadalaviar kiu separas ĝin disde la regiona ŝoseo A-1512 inter Albarracín kaj Tramacastilla; la urba kerno estas siavice dominata de la impona konturo de la preĝejo de Sankta Mikaelo.

Historio redakti

Ekde 21a de junio 1257, per decido de la reĝo Jakobo la 1-a en Teruelo, Torres de Albarracín kaj la ĉirkaŭaj loĝlokoj ekformis parton de la komunumo Sesma de Villar del Cobo en la komunumaro Comunidad de Santa María de Albarracín, kiu dependis rekte de la reĝo, kaj tio restis ĝis 1837, kun aktuala sidejo en Tramacastilla.

Aktualo redakti

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre oni malaltiĝis ĝis nunaj 171 loĝantoj.

Altiraĵoj estas piedirado, cikloturismo kaj rivera fiŝkaptado.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti