Torrubia
Torrubia [toRUbja] (Orturo)[1] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 26 loĝantoj sur areo de 28 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0,9 loĝantoj/km².
Torrubia | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Senjorlando de Molina-Alto Tajo (Molina-Alta Taĵo) | ||
Poŝtkodo | 19337 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 26 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 58′ N, 1° 54′ U (mapo)40.9656772-1.9003844Koordinatoj: 40° 58′ N, 1° 54′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 168 m [+] | ||
Areo | 28 km² (2 800 ha) [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Situo
redaktiTorrubia situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1174 m super marnivelo; je 155 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°57′56″N 1°54′01″Ok. Najbaras la municipoj Tartanedo, Rueda de la Sierra, Pardos kaj Rillo de Gallo.
Historio
redaktiPost la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 23 en 2016, do oni perdis loĝantojn pro diversaj kialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20-a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Torrubia, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Torrubia kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 26 en 2024.
Ekonomio
redaktiAgrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.