Toxoplasma gondii estas specio de protozoa intraĉela parazito kaŭzanta de la toksoplasmozo,[1][2] nome malsano ĝenerale milda, sed kiu povas komplikiĝi ĝis iĝi mortiga, speciale en katoj kaj homaj fetoj.[3] La kato kaj aliaj felisedoj estas konsiderataj kiel definitivaj gastigantoj ĉar en ili okazas la seksa fazo de ties vivociklo.

T. gondii estas intraĉela parazito kun enorma kapablo invadi ĉelojn de la gastiganto pere de la movebla invadoformo (taĥizoito aŭ trofozoitoj) karakterizita per nura apeksa komplekso, el la evolucia vidpunkto, kaj per mekanismo de moveblo bazita sur aktino.

Estas tre sukcesa parazito, ĉar ĝi povas infekti ajnan el la specioj de homeotermikaj animaloj. La homoj estas kutimaj gastigantoj; oni ĉirkaŭkalkulas, ke unu triono de la tutmonda loĝantaro estas infektita kronike de T. gondii.[4]


Notoj redakti

  1. «Parasites - Toxoplasmosis (Toxoplasma infection) Epidemiology & Risk Factors». 26a de marto 2015. Konsultita la 22an de aŭgusto 2015.
  2. Dubey, J. P., Lindsay, D. S., Speer, C. A. «Structures of Toxoplasma gondii tachyzoites, bradyzoites, and sporozoites and biology and development of tissue cysts.» Clin Microbiol Rev. 1998; 11:267-299 En [1] Arkivigite je 2020-07-19 per la retarkivo Wayback Machine. ISSN 0893-8512.
  3. Ryan KJ, Ray CG (eldonistoj) (2004). Sherris Medical Microbiology (4a eld.). McGraw Hill. pp. 722-7. ISBN 0838585299.
  4. Requena, J.M. (eld.). «Microbiologia clínica (On-line). Cap. 26.». Konsultita la 29an de julio 2020.