Traktoro Sprague estas konstrulabora materialo de Metroo de Parizo deveninta de motorvagonoj Sprague-Thomson elservigitaj kaj transformitaj. Ili estis atribuitaj al Atelieroj de La Villette.

Traktoro 58 (1908) en remizo de La Villette
Traktoro 218 en La Villette
Konvojo S enkadrita de du traktoroj Sprague, en Charenton - Écoles en 2010
Du traktoroj eks-« Nord-Sud » de 1925 enkadrantaj konvojon de Auteuil, al Cluny sur Linio 10 en 2010
Traktoro Sprague en Montparnasse sur linio 12 (22-a de februaro 2010)

Ilia rolo malkreskis ekde 2005, kiam RATP komencis ricevi la 14 "TME" (trakoroj kun elektra veturo) menditajn en 2002. Ilia anstataŭigo estis interalie motivita de malfacileco akiri anstataŭajn partojn[1].

La 11-an de majo 2010, materialoj Sprague estis malpermesitaj al veturado dum pasaĝera servo, la historia vagonaro povante profiti el portempa malobservo de tiu malpermeso[2].

La 8-an de marto 2011, pro sekurecaj kialoj, traktoroj Sprague estis haltigitaj atendante decidon. La 5-an de majo 2011, RATP decidis definitive ĉesigi ilian uzon, la historia vagonaro restante sola kun permeso veturi[2].

Referencoj redakti

  1. Tracteur à marche électrique. Metro-Pole.net. Arkivita el la originalo je 2005-04-14. Alirita 6 julio 2010.
  2. 2,0 2,1 Sauvegarde et restauration de matériels roulants. ADEMAS. Alirita 25 majo 2011.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti