Tramtransporto en Bakuo

Tramtransporto en Bakuo estis reto de tramoj formanta parton de la publika transporto en Bakuo, ĉefurbo de Azerbajĝano, inter 1889 kaj 2004.

Tramtransporto en Bakuo
tramtransporto
Ĝeneralaj informoj
Loko Bakuo, Azerbajĝano
Transportsistema speco Tramtransporto
Komenco de trafiko 1889
Fino de trafiko 2004
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 524 mm
vdr
Ĉevaltira tramo en Bakuo, 1910



Mapo el la 1980-aj jaroj
Mapo el la 1980-aj jaroj


Historio redakti

Unuaj tramoj redakti

La unua tramo en Bakuo estis linio funkciigita per kablo, malfermita en 1887. Ĝi estis uzata por pasaĝera trafiko kaj poste estis nomita "Ĉernogorodskaja" (ruse por "Nigra urbo"). La 7-an de aprilo (19-an de aprilo 1889), linio de ĉevaltira tramo estis malfermita.[1] La posedanto de tiu linio transprenis la linion "Ĉernogorodskaja", kaj konvertis ĝin al sistemo de ĉevaltira tramo.

Proksimume kvin monatojn poste, la 24-an de septembro (6-an de oktobro 1889), la ĉevaltira tramo estis kompletigita per vaportramo.[2] Tamen, la vaportramo ne daŭris longe. Konkurado de la ĉevaltira tramo igis ĝin malprofita, kaj ĝi estis fermita ĉirkaŭ 1894 kaj transformita en alian ĉevaltiran tramon.

La ĉevaltira tramo de Bakuo estis konstruita per ŝpuro de 1 524 mm. Ekzistis ankaŭ ŝarĝo-tramoj starigitaj inter diversaj entreprenoj en la urbo.

En la komenco de la 20-a jarcento, la ĉevaltiraj tramoj ne plu konvenis por la kreskanta persona trafiko en la naftoindustria centro de la Rusa Imperio. En 1903, la urbodomo ricevis proponon por la konstruo de elektra tramo de Bakuo. En la venontaj 20 jaroj, la urba burokratio kreis multnombrajn komisionojn kaj faris projektojn kaj buĝetojn, ĝis 1922, kiam la Konsilio komencis planadon por konstruo de reto de elektraj tramoj.

Dume, Bakuo daŭre estis priservita de ĉevaltira tramo ĝis la reto de ĉevaltira tramo estis fermita la 1-an de oktobro 1923.[1]

Elektra tramvojo redakti

La 8-an de februaro 1924, elektra tramo estis malfermita en Bakuo. La reto de elektra tramo daŭris ĝis januaro 2004.[3]

En februaro 2012, la registaro de Azerbajĝano anoncis ke ĝi planas restarigi la tramon en Bakuo nur ok jarojn post ĝia malmuntado. Nova tramlinio estos starigita sur la ĉemara promenejo de Bulvardo Bakuo en centra Bakuo kiel parto de disvolviĝo-projekto "Blanka Urbo Bakuo". Kontraste kun la antaŭa tram-reto, la nova tram-reto estos konsiderinde pli mallonga kaj ĝi ne veturos ene de la ĉefa voj-reto de Bakuo kiel okazis kun la antaŭa tramo reto; sed ĝi anstataŭe veturos laŭ la ĉemara promenejo tiel ne konfliktante kun la voj-trafiko.[4]

Linioj (fine de la 1980-aj jaroj) redakti

  • N-ro 1 – Metrostacio Xətai - 1-a mikrodistrikto
  • N-ro 2 – Stacidomo - Stratoj Fabriciusa, Inglab kaj Ĉapajeva - Stacidomo (cirkla linio).
  • N-ro 3 – Stacidomo - Metrostacio Aurora (nun: Qara Qarayev).
  • N-ro 4 – Stacidomo - Malnova Aĥmedli
  • N-ro 5 – Vilaĝo Vorovskogo - Bazaro Montinskij
  • N-ro 6 – Metrostacio Xətai - Bazaro Montinskij
  • N-ro 7 – Stacidomo - Stratoj Fabriciusa, Inglab kaj Ĉapajeva - Stacidomo (cirkla linio).

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 8. Баку (конка) (ruse). Горэлектротранс (Electrotrans) website. Дмитрий Зиновьев (Dmitry Zinoviev). Arkivita el la originalo je 2013-01-31. Alirita 25 septembro 2012.
  2. 472. Баку (паровой трамвай) (ruse). Горэлектротранс (Electrotrans) website. Дмитрий Зиновьев (Dmitry Zinoviev). Arkivita el la originalo je 2013-01-31. Alirita 25 septembro 2012.
  3. 9. Баку (трамвай) (ruse). Горэлектротранс (Electrotrans) website. Дмитрий Зиновьев (Dmitry Zinoviev). Arkivita el la originalo je 2013-01-31. Alirita 25 septembro 2012.
  4. Tramvay Bakıya qayıdır (azerbajĝane). ANS PRESS website. Azad Əliyev (Azad Aliyev) (15 februaro 2012). Arkivita el la originalo je 2014-04-03. Alirita 27 oktobro 2012.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Trams in Baku en la angla Vikipedio.