Tramvojo de Msheireb
La Tramvojo de Msheireb (angle Msheireb Tram) konsistas el senpagaj tramoj veturantaj en kvartalo Msheireb, en la urbocentro de Doho, la ĉefurbo de Kataro. La tramvojo estis malfermita la 30-an de decembro 2019.[1]
Tramvojo de Msheireb | |
---|---|
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Doho, Kataro |
Transportsistema speco | tramtransporto |
Komenco de trafiko | 30-a de decembro 2019 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 2,12 km |
Nombro de linioj | 1 |
Nombro de veturiloj | 3 |
Nombro de stacioj | 8 / 9 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Posedanto | Msheireb Properties (filio de Qatar Foundation) |
La tramoj veturas laŭ fermita linio de 2,12 km.
Haltejoj
redakti- Sahat Al Nakheel (projektita)
- Wadi Msheireb
- Galleria
- Msheireb Prayer
- Heritage Quarter
- Al Baraha
- Sahat Al Masjid
- Al Kahraba Street
- Al Mariah Street
Interkonektoj
redaktiVeturanta materialo
redaktiTri aŭtonomaj tramoj produktitaj de la kalifornia kompanio TIG/m funkcias per hidrogeno[3] kaj enhavas po 33 sidlokojn. Ili disponas pri klimatizilo, videomonitorado kaj Wi-Fi.
Referencoj
redakti- ↑ The Msheirb Tram Is Now Fully Operational Across Msheireb Downtown Doha. Msheireb Properties (31 decembro 2019). Arkivita el la originalo je 2021-12-11. Alirita 2021-12-11 .
- ↑ Your guide to Msheireb Tram and Msheireb Downtown Doha
- ↑ Qatar Education City Tram opened - The second new tramway
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- SILA - Msheireb Tram
- Streetcars TIG/m
- SNC-Lavalin[rompita ligilo]
- Msheireb Tram guide