TransLink (Brita Kolumbio)

TransLink, formale South Coast British Columbia Transportation Authority, estas la laŭleĝa aŭtoritato[1] respondeca por la regiona transportreto de metropola Vankuvero en Brita Kolumbio, Kanado, inkluzive de publika transporto, ĉefaj vojoj kaj pontoj. Ĝiaj ĉefaj instalaĵoj situas en urbo New Westminster. TransLink estis kreita en 1998 kiel "Greater Vancouver Transportation Authority" (GVTA) kaj estis plene efektivigita en aprilo 1999 fare de la Registaro de Brita Kolumbio por anstataŭigi BC Transit en la Granda Vankuvera Regiona Distrikto kaj alpreni multajn respondecojn de transporto antaŭe tenitajn de la provinca registaro. TransLink respondecas pri diversaj transportmodoj en la metropola regiono de Vankuvero same kiel pri West Coast Express, kiu etendiĝas en Fraser Valley Regional District (FVRD). La 29-an de novembro 2007, la provinco Brita Kolumbio aprobis leĝaron ŝanĝantan la administran strukturon kaj oficialan nomon de la organizo.

South Coast British Columbia Transportation Authority
South Coast British Columbia Transportation Authority
statutory authority • publika transporta aŭtoritato vd
Dum 1-a de januaro 1998 - nekonata/nuntempe
Fondita 1-a de januaro 1998
Sidejo New Westminster
Lando Kanado
Estr(ar)o Kevin B. Quinn
Dungitoj 6 900
Posedataj kompanioj SkyTrain • SeaBus • West Coast Express vd
TTT https://www.translink.ca/
vdr

Publikaj transportoj redakti

 
Reto de Busoj, SkyTrain (Vankuvero), SeaBus, kaj West Coast Express

Aŭtobusoj redakti

Busservoj estas funkciigitaj fare de du filioj de TransLink: Coast Mountain Bus Co. Ltd., kiu funkciigas la plimulton de servoj, kaj West Vancouver Municipal Transportation Department, kiu funkciigas busservojn en West Vancouver kaj Lions Bay. Horaroj, prezoj kaj servoplanoj de tiuj filioj estas plene integritaj kun aliaj servoj de TransLink.

Blue Bus redakti

La nomo Blue Buses ("Bluaj aŭtobusoj") rilatas al la busoj kiujn funkciigas West Vancouver Municipal Transportation Department. Blue Buses priservas ĉiujn itinerojn ene de West Vancouver kaj Lions Bay. Ili ankaŭ priservas ĉiujn itinerojn, kiuj alvenas kaj foriras. West Vancouver Municipal Transportation Department, kiu kontinue funkciigis sian transport-sistemon ekde sia fondo en 1912, konservas sian propran markon sub speciala kontrakto kun TransLink.

RapidBus redakti

RapidBus (antaŭe "B-linioj"; angle B-Lines) estas rapida aŭtobusa transporto de TransLink, kiu veturas laŭ kelkaj el la plej gravaj vojoj en la regiono. RapidBus estas funkciigita per artikaj busoj, sed ekzistas neniuj segregitaj vojoj por tiaj busoj.

SkyTrain redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo SkyTrain (Vankuvero).

La unua linio de SkyTrain estis konstruita en 1985 por servi al la Ekspozicio de 1986. Hodiaŭ, SkyTrain, la unua aŭtomatigita metrosistemo de Kanado, fariĝis grava parto de transport-sistemo en metropola Vankuvero kaj estas konsiderata la plej rimarkinda heredaĵo de la Ekspozicio. SkyTrain konsistas el tri linioj:

Expo Linio kaj Millennium Linio estas funkciigataj fare de British Columbia Rapid Transit Company Ltd., filio de TransLink. Canada Linio estas funkciigata fare de ProTrans BC, divizio de SNC-Lavalin.

SeaBus redakti

SeaBus estas servo de pramŝipoj krucanta golfon Burrard kaj vojaĝanta inter Waterfront kaj kajo Lonsdale. SeaBus ankaŭ estas funkciigita fare de Coast Mountain Bus Co. Ltd. kaj ĝia floto konsistas el kvar ŝipoj:

  • MV Burrard Otter (konstruita en Vankuvero en 1976)
  • MV Burrard Beaver (konstruita en Victoria en 1976)
  • MV Burrard Pacific Breeze (konstruita en Vankuvero kaj Victoria en 2009)
  • MV Burrard Otter II (konstruita en Singapuro en 2014)

West Coast Express redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo West Coast Express.

West Coast Express estas antaŭurba fervojo liganta la centron de Vankuvero al municipoj de metropola Vankuvero en la oriento kaj finiĝanta en Mission en FVRD, norde de rivero Frejzero. Ĝi estas funkciigata fare de British Columbia Rapid Transit Company.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti