Transiraj Andoj estas sektoro de la Sudaj Andoj, nome ĉefa montaro de Sudameriko. Tie troviĝas la plej altaj montopintoj, kvankam la averaĝa alto malaltiĝas. La montopasejoj estas malfacilaj kaj krutaj. Ili estas konstituitaj de dorsaj padoj separataj de valoj laŭlongaj de inter 10 kaj 40 km de larĝo. Okcidente troviĝas la intermeza depresio, nome tektona faŭlto kiu separas Andojn disde la Cordillera de la Costa, kiu apenaŭ superas la 2000 msm de alto. Oriente staras la ĉefa montoĉeno kun kelkaj de la plej altaj montopintoj: nome la Akonkagvo (6960,8 msnm), la vulkano Tupungato (6635 msnm) kaj la Mercedario (6770 msm).