Triei

komunumo de Italio en Sardio

Triei - jen itale, sarde Triè - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la insulo kaj administra regiono Sardio. Triei estis parto de la en februaro 2016 malfondita provinco Ogliastra kaj de tiam apartenis al la provinco Nuoro, sed per nova administra reformo en 2021 la provinco Ogliastra reviviĝis kaj Triei ekde tiam denove apartenas al ĝi. Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 057 loĝantoj. Kristanaj patronoj estas la sanktaj ĝemeloj Kosmaso kaj Damiano, kristanaj kuracistoj martire mortigitaj, kies komuna memortago sekve estas la komunuma festotago.

Triei · Triè
Triei
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sardio
Provinco OG Ogliastra
Geografia situo 40° 2′ N, 9° 38′ O (mapo)40.0333333333339.6333333333333Koordinatoj: 40° 2′ N, 9° 38′ O (mapo)
Alto super marnivelo 140 m
Areo 28,54 km²
Loĝantaro 1057 (2023)
Loĝdenso 32 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Ardali
Najbaraj komunumoj Baunei, Lotzorai, Talana kaj Urzulei
Patrono sanktaj Kosmaso kaj Damiano
Festa tago 26-a de septembro
Nomo de loĝantoj triesini (itale) aŭ trieddinus (sarde)
Poŝtkodo 08040
Imposta kodo L423
Kodo laŭ ISTAT 091097
Telefona prefikso 0782
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Najbaraj komunumoj estas Baunei, Lotzorai, Talana kaj Urzulei.

La vilaĝo leviĝas sur la orienta deklivo de la monto Ogliastra kaj limas al Baunei, Talana, Urzulei e Lotzorai. Ĝia teritorio estas pliparte monteta kaj onduma.

Al Triei apartenas la frakcio Ardali, kiu iam estis multhoma urbo, sed nun havas nur kelkcent loĝantojn; restis nur la turo de la tombeja kirko por atesti pri la iama grandeco.

Eksteraj ligiloj redakti

 
pejzaĝa impreso