Trinidado (Kubo)

urbo en Provinco Sankta Spirito, Kubo
(Alidirektita el Trinidad (Kubo))
Tiu ĉi artikolo pritraktas la urbon Trinidado sur la insulo Kubo. Bonvolu ankaŭ atenti la samnoman karibian insulon Trinidado, parto de la ŝtato Trinidado kaj Tobago.

Trinidado estas urbo kiu situas en la centra regiono de Kubo pli specife en la sudo de la provinco Sancti Spíritus kaj estas la ĉefurbo de la samnoma municipo.

Trinidado
urbo • municipo de Kubo

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 62600
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 51 994  () [+]
Loĝdenso 45 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 21° 48′ N, 79° 58′ U (mapo)21.8-79.966666666667Koordinatoj: 21° 48′ N, 79° 58′ U (mapo) [+]
Alto 60 m [+]
Areo 1155 km² ( 115 500 ha) [+]
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Trinidado (Kubo)
Trinidado (Kubo)
DEC
Trinidado
Trinidado
Situo de Trinidado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Trinidad, Cuba [+]
vdr
Trinidado

La urbo Trinidado estis la tria vilaĝo fondita de la Hispana Krono en Kubo komence de 1514. La fondiĝon de la vilaĝo ĉeestis Diego Velázquez mem kaj la urbo rapide disvolviĝis danke al la entreprenema sinteno de la loĝantoj kio ebligis al la urbo esti unu el la plej prosperaj centroj de la plej granda antila insulo. La laboro pri konservado kaj restaŭrado entreprenita de la specialistoj de tiu ĉi regiono de la suda centro de Kubo, kaj la amo kiun sentas ĝiaj loĝantoj la urbo fariĝis unu el la koloniaj urboj plej bone konservitaj ne nur en Kubo sed ankaŭ en Ameriko, pro tio ĝi apartenas al la Listo de Monda Heredaĵo de Unesko kune kun La Valo de Los Ingenios en 1988, zono kie prosperis la sukerindustrion en la duono de la 19a jarcento.

Eksteraj ligiloj redakti