Tropic Thunder estas komedia filmo de 2008 reĝisorita de Ben Stiller. Ĝin ĉefroligas Stiller, Jack Black, Robert Downey Jr., Jay Baruchel, kaj Brandon T. Jackson kiel grupo de aktoroj, kiuj faras filmon pri Vjetnama milito. Kiam ilia frustrita reĝisoro (ludita de Steve Coogan) metas ilin en la mezon de ĝangalo, ili estas devigitaj fidi siajn kapablojn por postvivi la realan agadon kaj danĝeron. La filmo scenarigita de Justin Theroux, Stiller kaj Etan Cohen estis el baza rakonto de Stiller kaj Theroux. La filmo estis produktita fare de Stuart Cornfeld, Stiller kaj Eric McLeod por Red Hour Productions kaj DreamWorks Pictures kiel internacia kunproduktado inter Usono, Germanio kaj Britio.

Tropic Thunder
filmo
Originala titolo Tropic Thunder
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 2008, 18 sep. 2008, 13 aŭg. 2008, 19 sep. 2008
Ĝenro parodifilmo, agfilmo, komedia filmo
Kameraado John Toll
Reĝisoro(j) Ben Stiller
Produktisto(j) Ben Stiller • Stuart Cornfeld
Scenaro Justin Theroux • Etan Cohen • Ben Stiller
Filmita en Havajo • Los-Anĝeleso
Loko de rakonto Azio
Muziko de Theodore Shapiro
Rolantoj Ben Stiller • Robert Downey Jr. • Jack Black • Jay Baruchel • Brandon T. Jackson • Nick Nolte • Steve Coogan • Danny McBride • Matthew McConaughey • Tom Cruise • Bill Hader • Alicia Silverstone • Anthony Ruivivar • Brandon Soo Hoo • Christine Taylor • Jason Bateman • Jennifer Love Hewitt • Jon Voight • Maria Menounos • Martin Lawrence • Reggie Lee • The Mooney Suzuki • Tobey Maguire • Tyra Banks • Mini Andén • Valerie Azlynn • Mickey Rooney • Yvette Nicole Brown • Lance Bass • Kevin Pollak • Justin Theroux • Amy Stiller
Produktinta firmao Red Hour Productions
IMDb
vdr

Paramount Pictures kaj DreamWorks publikigis la filmon en Usono la 13-an de aŭgusto 2008. En ĝia nordamerika komenca semajnfino, la filmo gajnis 26 milionojn da dolaroj kaj retenis la unuan pozicion por la unuaj tri semajnfinoj. Downey ricevis premiojn Oskar kaj BAFTA. La filmo enspezis pli ol 188 milionojn da dolaroj tutmonde ĝis novembro 2008.