Trotuara pentraĵo
Trotuaraj pentraĵoj estas formo de strata arto.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/55/Street_artist_Centre_Pompidou.jpg/250px-Street_artist_Centre_Pompidou.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/05/Performance.jpg/220px-Performance.jpg)
La trotuaraj pentraĵoj estas eksponitaj al preterpasantaj piedirantoj. Ĉar ili estas en la subĉiela publika spaco, trotuaraj pentraĵoj estas submetitaj al eluziĝo kaj pro vetero, damaĝo aŭ vandalismo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6a/Street_painting_in_guanajuato_01.jpg/220px-Street_painting_in_guanajuato_01.jpg)
La pentristo povas uzi plurajn materialojn. Inter la oftaj materialoj por pentri trotuarojn estas kreto. Krome, la pentristo povas rekrei konatan pentraĵon aŭ pentri originalan pentraĵon propran.