Truea bekobaleno

(Alidirektita el Truea mezoplodo)

Truea bekobaleno, Truea mezoplodo, mezoplodo grizdorsagrizdorsa mezoplodo (Mesoplodon mirus) estas mezgranda baleno de la genro de mezoplodoj. La ordinara nomo estas referenco al Frederick W. True, kuratoro de la Usona Nacia Muzeo (nune la Smithsonian Institution). Estas du distingaj populacioj kaj en Atlantiko kaj en Hinda Oceano (tiu specio forestas el la tropikoj) kiuj povus esti apartaj subspecioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Truea bekobaleno
Truea bekobaleno observita ĉe Pico montranta palan brilon en la melono
Truea bekobaleno observita ĉe Pico montranta palan brilon en la melono
Formo kaj grando kompare al averaĝa homo.
Formo kaj grando kompare al averaĝa homo.
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Subordo: Cetacoj Cetaceae
Superfamilio: Ziphioidea
Familio: Zifiedoj Ziphiidae
Genro: Mesoplodon
Specio: M. mirus
True, 1913
Konserva statuso
100 px }
Konserva statuso: Datumoj neadekvataj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

 
Skeleto de Truea bekobaleno en la Nordkarolina Muzeo de Naturaj Sciencoj en Raleigh (Norda Karolino).

La specio estis unuafoje priskribita en 1913 fare de Frederick W. True el plenkreska ino kiu estis surstrandiĝinta je la ekstera bordo de la sablejo Bird Island Shoal, Beaufort Harbor, Norda Karolino, en Julio 1912.[1]

Fizika priskribo redakti

Tiu baleno havas normalan mezoplodan korpon, escepte ke ĝi estas fortika meze kaj pli mallarĝa pinte. La du distingaj dentoj en maskloj estas malgrandaj kaj estas en la pinto de la beko. La melono estas tre bulba, kaj kondukas al mallonga beko. La koloro estas griza al brunecgriza en la dorso kio estas pli hela sube, kaj rimarkinde pli malhela en la "lipoj", ĉirkaŭ la okulo kaj ĉe la dorsa naĝilo. Estas foje malhela brilo inter la kapo kaj la dorsa naĝilo. Tiu specio atingas ĉirkaŭ 5.3 metrojn kaj la inoj pezas 1,400 kilogramojn dum la maskloj pezas 1,010 kilogramojn. Ili estas ĉirkaŭ 2.2 metrojn longaj dumnaske.

Notoj redakti

  1. Moore, Joseph Curtis. Diagnoses and Distributions of Beaked Whales of the Genus Mesoplodon Known from North American Waters. In Norris, Ken S. 1977. Whales, Dolphins, and Porpoises. University of California Press, Berkeley and Los Angeles.