La tuparioj - portugale Tuparis - estas indiĝena grupo kiu vivas en la sudo de la brazila subŝtato Rondonio, borde de la riveroj Rio Guaporé kaj Rio Branco (dekstra alfluo al la rivero Guaporé). La esperantista verkisto kaj vojaĝisto Tibor Sekelj en 1948-1949 kvar monatojn vivis ĉe ili, kaj poste - interalie esperantlingve - verkis pri ili. La tuparioj parolas la tuparian lingvon, branĉon de la tuparia lingvaro en la tupia lingvofamilio: laŭ la retejo ethnologue.com en 2000 proksimume 300 homoj parolas la lingvon kaj do tiam ekzistis tricento da tuparioj.

Tuparioj
etnoIndiĝenaj popoloj
Suma populacio
607
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
Tuparí
vdr

Antaŭ ol kolektistoj de gumo invadis la etnan teritorion en 1920, ankoraŭ ekzistis proksimume 2 000 etnanoj, sed poste iom-post-ioma asimiliĝo al la mestizoj kaj epidemiaj malsanoj kaŭzis la drastan malplimultiĝon. En la proceso de forta alkulturiĝo al la plimulto de brazilanoj, granda parto de la tuparia kulturo estas malaperanta respektive jam malaperinta.

Antaŭ la kontaktiĝo kun la okcidenteca kulturo, la tuparioj loĝis en abelujosimilaj komunumaj domoj, kiuj loĝigis 150 aŭ pli da homoj. Ĉiu domo konsistigis aŭtonoman loĝlokon. Konstruitaj ĉirkaŭ centra placo, la domegoj estis tegitaj per palmfolioj kaj kovris grundon de 11 oble 21 metroj. Interne, po domego kunvivis 20 ĝis 30 familioj, kiuj endome havis po familian spacon, tamen ne dividitan per muroj aŭ aliaj dividiloj. Unuopaj grupiĝoj de domegoj situis en distanco de 10 ĝis 15 kilometroj unu de la alia.

La tuparioj tradicie precipe vivtenis sin per agrikulturo de hakado kaj bruligado. Post bruligado de areo, unuajare kutime plantiĝis maizo, ignamo, arakidoj, faboj, bananoj, sukerkano, tabako, kotono kaj bikso orelana. Duajare kutime kultiviĝis manioko.

Eksteraj ligiloj redakti