Turón (signifo en la hispana estas Putoro, kio aperas en la supra duono de la blazono) estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. Ĝi estas sur la sudorienta parto de la komarko de la Alpujarra Granada kaj sur la sudorienta parto de la provinco mem, je 148 km de la provinca ĉefurbo. Limas kun la municipoj granadaj Murtas kaj Albuñol kaj kun la almeriaj Alcolea, Berja kaj Adra. Proksime al Turón estas la akvorezervejo de Benínar.

Turón
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18491
Demografio
Loĝantaro 219  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 52′ N, 3° 3′ U (mapo)36.863611111111-3.0575Koordinatoj: 36° 52′ N, 3° 3′ U (mapo) [+]
Alto 684 m [+]
Areo 55 km² (5 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Turón (Provinco Granado)
Turón (Provinco Granado)
DEC
Turón
Turón
Situo de Turón
Turón (Hispanio)
Turón (Hispanio)
DEC
Turón
Turón
Situo de Turón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Turón [+]
vdr
Situo de Turón en la provinco Granada.

Historio redakti

La origino de Turón kiel setlejo datas el la epoko de la Romia Imperio, kiam ĝio estis konata kiel "Turobriga" kaj estis ekspluatataj la minoj da plumbo nuntempe forlasitaj. Dum la epoko de Al Andalus ĝi apartenis al la tahao de la Granda Cehel kaj vivis tempon de trankvilo kaj prospero ŝirmite de la ĉirkaŭaj montetoj kiuj krome havigas klimaton pli favoran ol tiu de la cetero de la komarko. Kiel ĉe la tuta zono, ankaŭ tie oni apogis la ribelon de la moriskoj kaj post ilia malvenko kaj forpelo la loko estis praktike senhoma, kaj estis reloĝata de kolonoj el aliaj regnoj de Hispanio.

Dum la Hispana Enlanda Milito okazis trista epizodo menciita en la libro Por qué perdimos la guerra (Kial ni perdis la militon) de Diego Abad de Santillán en la jena alineo:

Iam oni ricevis en la brigadoj apartenantaj al la 23a Korpuso de Armeo (de komunista estraro) ordonon de tiu por ke ĉiu brigado sendu roton de homoj kiuj estu certe kontraŭfaŝistoj. Tiel oni faris kaj oni donis al ili plenajn instrukciojn por ke ili iru al Turón, vilaĝeto de la Alpujarra granada. Oni diris al ili ke oni devas elimini faŝistojn por la bono de la idearo. Alvenis al Turón la nomumitoj kaj murdis 80 personojn, inter kiuj la majoritato absolute ne devis suferi tiun punon, ĉar tiu ne estis kontraŭ la reĝimo kaj multe malpli estas danĝera, kaj fakte okazis ke membroj de la CNT, de la socialisma partio kaj de aliaj sektoroj murdis kunulojn de siaj propraj organizoj, sen scii, ke ili estas tio kaj kredante ke ili agadis justice, kiel indikis al ili iliaj superuloj. Okazis ankaŭ perfortoj de la filinoj (kiuj proponis sin mem) por eviti ke iliaj patroj estu murditaj. Kaj plej abomeninda estis la maniero plenumi tiujn agojn, plentage kaj antaŭ ĉiuj, kio okazigis tajdon de tragedia teroro tra la tuta komarko. Tie oni estis konstruanta ŝoseon kaj la mortintoj estis enterigitaj en la fosaĵo de la ŝoseo mem.

Diego Abad de Santillán (1940): Por qué perdimos la guerra. Buenos Aires, p. 288