Diego Abad de Santillán

hispana aŭtoro

Sinesio Baudilio GARCÍA Fernández (Reyero, Leono, 20a de majo 1897-Barcelono, 18a de oktobro 1983), konata laŭ la pseŭdonimo Diego Abad de Santillán, estis hispana anarkiista aktivulo, verkisto kaj eldonisto, elstara figuro de la anarkisindikatisma movado en Hispanio kaj Argentino.

Diego Abad de Santillán
Persona informo
Diego Abad de Santillán
Naskonomo Sinesio Baudilio García Fernández
Naskiĝo 20-an de majo 1897 (1897-05-20)
en Reyero
Morto 18-an de oktobro 1983 (1983-10-18) (86-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj hispanakataluna vd
Loĝloko Santa Fe de la Vera CruzBarcelonoBerlinoMadridoMontevideo vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido vd
Familio
Edz(in)o Elisa Kater vd
Infanoj Diego Santillán vd
Profesio
Okupo ekonomikistohistoriistotradukistoĵurnalisto • redaktisto • verkistopolitikisto • anarki-sindikatismo • sindikatisto vd
Laborkampo ĵurnalismo vd
Aktiva en Barcelono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Okjaraĝa li elmigris al Argentino kun siaj gepatroj, nome Donato García Paniagua kaj Ángela Fernández, kaj tie li studis en prikomerca lernejo kaj li laboris kiel baza konstrulaboristo, forĝisto kaj fervoja helpanto. Revenis al Hispanio en 1912, kaj fininte la bakalaŭron en Leono, translokiĝis al Madrido, kaj aliĝis al la universitato en 1915 por studi Beletrojn. Tie li estis enprizonigita por unu jaro kaj duono en la nomita "Cárcel Modelo" post la ĝenerala striko de 1917, kaj estis dum tiu enkarcerigo kiam li definitive alproksimiĝis al la laborista movado de anarkiista karaktereo. Santillán estis impresita de la morala kvalito de la anarkiistaj laboristoj, kio poste kondukis lin al formulado de etika kaj sociala interpretado de la anarkiismo.[1] Liberigita en 1918, por eviti la militservon enŝipiĝis uzante falsan pasporton por veturi al Argentino, kie li plue estis sindikatisto de la Federación Obrera Regional Argentina (FORA) kaj eldonisto de ilia anarkiista gazeto La Protesta.

Poste li veturis al Germanio, por studi medicinon en Berlino, urbo en kies akrataj etosoj li integriĝis kaj en kiu ki ekkonis sian estontan edzinon, nome Elise Kater. Li reprezentis la argentinan FORA dum la formado de la anarkisindikatista Internacia Laborista Asocio en Berlino en 1922. Interrompis siajn studojn en 1926 por forveturi al Meksiko cele al kunlaboro por la Confederación General de Trabajadores (CGT).

Reveninta en Argentinon, li pluigis sian anarkiistan aktivecon estrante kun alia hispano, nome Emilio López Arango, la gazeton La Protesta, por kiu li tradukis la biografion de Bakunino fare de Max Nettlau, kaj kunlaboris kun la Federación Obrera Regional, de anarkiista tendenco. Frontante ekde la komenco la puĉon estrita de la generalo José Félix Uriburu (6a de septembro 1930), li estis mortkondamnita pro ribelklopodo kaj persekutita de la polico, sed li sukcesis fuĝi al Montevideo. Post la proklamo de la Dua Hispana Respubliko, en 1931, li iris tien denove; sed tuj revenis al Argentino, kie li vivis eksterleĝe pluigante sian revolucieman aktivecon kaj verkante kelkajn librojn teori-doktrinajn, kaj fine de 1933 li revenis al Hispanio nome en Barcelonon.

En Hispanio redakti

En Barcelono li integriĝis en la Iberia Anarkiisma Federacio (FAI). Aktivulis en la anarkiista grupo Nervio en 1934, estis sekretario de la Duoninsula Komitato de la FAI en 1935, redaktoro de la gazetoj "Solidaridad Obrera" kaj "Tierra y Libertad" kaj fondis alian nome "Tiempos Nuevos". Dum la puĉo de julio 1936 li estis en Barcelono, kaj en la nokto de la 18a al 19a de julio 1936 venis kun aliaj aktivuloj de la CNT al la kataluna prezidanto Lluís Companys postulante la tujan disdonadon de armiloj por la kontraŭfaŝistoj kaj laboristaj organizoj; li kontribuis al organizado de la Centra Komitato de Kontraŭfaŝistaj Milicoj de Katalunio.

En aŭgusto 1936 li estris delegitaron de la FAI, organizo kiu intencis ekhavi la orrezervojn de la Banko de Hispanio por plifirmigi la "liberecanan revolucion", kiu kunsidis en Madrido kun José Giral kaj Manuel Azaña. Abad de Santillán postulis kiel ultimato la tujan translokigon de la orrezervoj el la madrida Konstruaĵo Banko de Hispanio al Barcelono, kio estis malakceptita. Semajnojn poste, la kataluna prezidanto Companys avertis al la registaro de Largo Caballero pri la planoj de la FAI ataki la Bankon de Hispanio, kio influis por ke finfine oni translokigu la orrezervojn el Madrido al pli sekura loko.[2]

El decembro 1936 ĝis aprilo 1937 li estis membro de la kataluna registarc kun la posteno de konsilanto pri ekonomio de la Ĝeneralitato de Katalunio. Li estis escepte kritika kun la registaro kaj la persono de Juan Negrín, kaj denuncis kontinue la krimojn fifaritaj per la politikaj komunistaj prizonoj kaj la partio PCE mem. Kiel direktoro de la revuo "Timón" asertis, ke «ekde februaro al majo 1937 falis murditaj en Madrido kaj ĉirkaŭoj fare de (...) la ĉekaoj organizitaj de la rusoj pli ol okdek conot-anoj. La 7an de januaro 1938 denuncis "Solidaridad Obrera" de Barcelono, ke en Mora de Toledo estis murditaj sesdek personoj, kaj viroj kaj virinoj, kiuj apartenis al la CNT kaj kiu ne faris krimon escepte kontraŭi la komunistojn kaj iliajn metodojn de teroro kaj sangelverŝado.

Ekzempla epizodo redakti

Dum la Hispana Enlanda Milito okazis en Turón (Provinco Granado) trista epizodo menciita en la libro Por qué perdimos la guerra (Kial ni perdis la militon) de Diego Abad de Santillán en la jena alineo:

Iam oni ricevis en la brigadoj apartenantaj al la 23a Korpuso de Armeo (de komunista estraro) ordonon de tiu por ke ĉiu brigado sendu roton de homoj kiuj estu certe kontraŭfaŝistoj. Tiel oni faris kaj oni donis al ili plenajn instrukciojn por ke ili iru al Turón, vilaĝeto de la Alpujarra granada. Oni diris al ili ke oni devas elimini faŝistojn por la bono de la idearo. Alvenis al Turón la nomumitoj kaj murdis 80 personojn, inter kiuj la majoritato absolute ne devis suferi tiun punon, ĉar tiu ne estis kontraŭ la reĝimo kaj multe malpli estas danĝera, kaj fakte okazis ke membroj de la CNT, de la socialisma partio kaj de aliaj sektoroj murdis kunulojn de siaj propraj organizoj, sen scii, ke ili estas tio kaj kredante ke ili agadis justice, kiel indikis al ili iliaj superuloj. Okazis ankaŭ perfortoj de la filinoj (kiuj proponis sin mem) por eviti ke iliaj patroj estu murditaj. Kaj plej abomeninda estis la maniero plenumi tiujn agojn, plentage kaj antaŭ ĉiuj, kio okazigis tajdon de tragedia teroro tra la tuta komarko. Tie oni estis konstruanta ŝoseon kaj la mortintoj estis enterigitaj en la fosaĵo de la ŝoseo mem.

Diego Abad de Santillán (1940): Por qué perdimos la guerra. Buenos Aires, p. 288

Postmilite redakti

Post la malvenko de la Respubliko, en 1939 revenis al Argentino, kie li vivis duoneksterleĝe, fondis kelkajn eldonejojn, verkis studojn kiel kritikajn analizojn de la laborista movado kaj de peronismo, kaj eldonis la Gran Enciclopedia Argentina.

En 1977, post la morto de la diktatoro Francisco Franco, revenis al Hispanio kaj loĝis en Barcelono. Li estis akuzita de sektoroj de la anarkiisma ortodokseco en la franca ekzilo pro partopreno en la rekonstruado de la CNT laŭ ordonoj de la frankisma ministro Rodolfo Martín Villa. Li mortis en maljunulejo Hogares Mundet de la kvartalo Horta de Barcelono.

Lia filo estis kin-reĝisoro kaj scenaristo Diego Santillán.

Pensaro kaj idearo redakti

 
La periódico «La Protesta» № 220 de 1926.

La teoria kontribuo de Diego Abad de Santillán dum la 1920-aj jaroj centriĝis en la artikligo inter sindikatismo kaj la idearo de anarkiismo. Li distanciĝis disde la neŭtraleco kaj sendependeco de la sindikata organizo defendita de Ángel Pestaña en Hispanio, same kiel de la idealigo malatesta de la laborista movado. Li propagandis, ke la sindikato havu propran difinon ideologian, tio estas, anarkiisman, sen malhelpi la agnoskon de aliaj sindikatoj de diferenca difino. Inspirita en la programo de la Alianco de Bakunin, li defendis la rolon de konscia minoritato en la sindikatoj, kapabla esti la unuaj en la luktado, en la defendo de la interesoj de la kolektivo, cele al trenado de la aliuloj per sia ekzemplo kaj al orientigo anarkiisma al laboristoj.

En la 1930-aj jaroj li teoriigis pri la ekonomia organizado de la revolucio, inspirita de la konsilantarismo de Anton Pannekoek, inter aliaj. Parte, liaj ideoj estis dekomence praktikitaj dum la procezo de kolektivigo dum la Hispana Revolucio kaj estis formulitaj en lia verko El organismo económico de la revolución.[3]

Verkoj redakti

Kelkaj al la verkoj de Abad de Santillán estis jenaj:

  • Ricardo Flores Magón; el apóstol de la revolución social Mexicana. México: 1925. México: Antorcha, 1988.
  • El anarquismo en el movimiento obrero (kun E. López Arango). Barcelona: Cosmos, 1925.
  • El movimiento anarquista en la Argentina. Desde sus comienzos hasta el año 1910. Buenos Aires: Argonauta, 1930
  • La bancarrota del sistema económico y político del capitalismo, 1932.
  • La FORA: ideología y trayectoria del movimiento obrero revolucionario en la Argentina. Buenos Aires: Nervio, 1933
  • Reconstrucción social: bases para una nueva edificación económica argentina, kun Juan Lazarte, 1933
  • Las cargas tributarias: apuntes sobre las finanzas estatales contemporáneas. Barcelona: Mundial, 1934
  • El organismo económico de la revolución. Barcelona: 1936.
  • After the revolution. Novjorko: Greenberg, 1937.
    • Faksimila eldono. Sidnejo: Jura Media, 1996.
  • La revolución y la guerra de España. La Habana: 1938
  • Bibliografía anarquista argentina. Barcelona: Timón, 1938.
  • Por qué perdimos la guerra. Buenos Aires, 1940.[4]
    • Esplugues de Llobregat (Barcelona): Plaza y Janés, 1977.
  • El movimiento obrero. Anarquismo y socialismo. Buenos Aires: 1965.
  • Historia argentina, enciclopedia en 5 volúmenes. Buenos Aires: 1965.
  • Contribuciones a la historia del movimiento obrero español (1962 - 1971).
  • La FORA. Ideología y trayectoria del movimiento obrero revolucionario en la Argentina (1933), 1971.
  • De Alfonso XII a Franco: apuntes de historia política de la España moderna. Buenos Aires: TEA, 1974
  • Estrategia y táctica: ayer, hoy y mañana. Prologo de Carlos Díaz. Madrid: Júcar, 1976.
  • Historia de la revolución mexicana. México, D.F., 1976.
  • Memorias 1897-1936. Barcelona: Planeta, 1977.
  • Gran Enciclopedia de la Provincia de Santa Fe. Copyrigth by Ediar- Buenos Aires, 1967.

Notoj redakti

  1. Félix García Moriyon. Del socialismo utópico al anarquismo. Editorial Cincel, 1985, p. 68.
  2. Vidarte, Juan-Simeón (1973). Todos fuimos culpables. Fondo de Cultura Económica. pp. 535-536.
  3. García Moriyon, Félix: Del socialismo utópico al anarquismo. Editorial Cincel, 1985, pp. 69-70.
  4. Sans Puig 1980, p. 302.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti