Turba
Turba (lat. „aro“, "popolamaso", sed ankaŭ "tumulto", "ĥaoso", "bruego"[1], pl. Turbae) estas fakvorto por ĥoroj aŭ ĥoraĵoj, kiuj en pasionoj, oratorioj kaj aliaj sakralaj muzikverkoj rolas kiel homgrupoj, kiuj rekte partoprenas je la agado, male al ĥoraĵoj, kiuj pripensas aŭ komentas la agadon. Ili krom tio kompletigas la solilokventojn, kiuj reprezentas unuopajn rolulojn de la respektivaj historioj.
Heinrich Schütz ekz. kunmetas en sia Mateo-pasiono jenajn grupojn kiel turba-ĥorojn[2]:
- "la sekvantoj de Jesuo"
- "La homamaso"
- "Altaj sacerdotoj"
- "Altaj sacerdotoj, rabenoj kaj plejaĝuloj"
- "Altaj sacerdotoj kaj fariseoj"
- "Judoj kaj soldatoj"
- "Kapitano kune kun la soldatoj"
Simile turba-ĥoroj troviĝas en la Mateo-pasiono de Johann Sebastian Bach en malsamaj scenoj. Ili reprezentas la sekvantojn de Jesuo, la judan popolon aŭ la soldatojn. Parte la uzado de incititaj popolamasoj rezultigas fortan dramecon, kiu kontrastas akre al mildkoreco de Jesuo[3].
Referencoj
redakti- ↑ Karl Ernst Georges, Ausführliches Lateinisch-Deutsches Handwörterbuch, Bd. II, Darmstadt 1995, Sp. 3257
- ↑ Matthäus-Passion nach der Gesamtausgabe: Heinrich Schütz, Neue Ausgabe sämtlicher Werke, Bd. 2, hrsg. v. Bruno Grusnick, Kassel 1957
- ↑ Vidu: "Sie schrien noch mehr", en: Günter Jena, Bachs Matthäuspassion. Erfahrungen und Gedanken eines Dirigenten, München 1993, p. 254–261