La Turka (en rusa, Турка) estas rivero de Rusio kiu fluas tra la respubliko Burjatio. Ĝi estas alfluanto de la lago Bajkalo, kio faras ĝin subalfluanto de la rivero Jenisejo tra la lago Bajkalo kaj de la elfluanto Angara.

Turka (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 272 km
Fluo
Geografio
Landoj Rusio
Regionoj Burjatio
vdr

Ĝi elfluas oriente de la lago Bajkalo, ĉe la okcidenta deklivaro de la montaro Ikat (Ikatski Jrebet), kies plej alta pinto atingas 2.573 m. La elfluo troviĝas proksime (okcidente) de tiu de la rivero Vitim. El sia elfluo, ĝi fluas ĝenerale en direkto okcidente-sudokcidente. Ties Baseno troviĝas sude de tiu de la rivero Barguzin. Sudoriente, ĝia baseno troviĝas separata de tiu de la rivero Kurba pere de la montoj Ulan-Burgas, pluiĝo nordorienta de la montoj Ĥamar-Dabano. Post fluejo de ĉirkaŭ 240 km, la Turka elfluas en la lagon Bajkalo je la nivelo de la samnoma urbo Turka (orienta bordo).