Ĥamar-Dabano (en burjata lingvo Һамар дабаан devenis de burjata hамар — "nukso"kaj дабаан — "montoĉeno", "intermonto") estas montaro en suda parto de Orienta Siberio en suda Apudbajkalo, grandparte en limoj de respubliko Burjatio.

Geografio redakti

Ĥamar-Dabano estas montoĉeno, formita per kompleksoj de frua proterozoiko. La montoĉeno etendiĝas de okcidento al oriento pli ol 350 kilometrojn, havas larĝon 50—60 kilometroj kaj formas montaron sude de Bajkalo. En okcidento akvodislima montoĉeno de Ĥamar-Dabano komenciĝas ĉe dekstraj malsupraj alfluantoj de rivero Zun-Muren, poste daŭras sudorienten ĝis la suproj de riveroj Ĥangarul kaj Sneĵnaja, kie (oriente de Hangarula montoĉeno) turniĝas orienten kaj iras ĝis rivero Selenge.   

Ĥamar-Dabano situas en Irkutska provinco kaj Burjatio. Akvodislimaj montoĉenoj estas naturaj limoj de ties distriktoj. Laŭlonge de nordaj branĉoj de la montaro laŭ Bajkala bordo kaj maldekstra bordo de la rivero Selenge pasas Transsiberia fervojo kaj grava aŭtomobila vojo "R-258 Bajkalo". Deklivoj de Ĥamar-Dabano, kiuj apudas sudokcidentan bordon de Bajkalo, estas la plej humida loko en Apudbajkalo (ĉirkaŭ 1200 milimetroj da precipitaĵo jare). Tie kreskas diversspeca vegetaĵaro, dominas vegetaĵaro de montaro kaj tundro. Estas ĉefe pinglarbaroj kun pinoj, larikoj, siberiaj pinoj, abioj, renkonteblas praaj poplarbaroj, betularbaroj. En pli supraj niveloj troviĝas montaraj herbejoj kaj arbustaroj, kreskas siberiaj nanaj pinoj kaj nanaj betuloj.

Klimato en norda parto de Ĥamar-Dabano similas al Bajkala klimato, milda kaj humida kun precipitaĵo ĝis 1300 milimetroj jare, pli supre en montaro — 2000 milimetroj kaj pli. Meza temperaturo januare estas minus 16 — 18 C°[1]. Suda deklivo havas akcentitan kontinentan klimaton.

Naturprotektejoj redakti

En centra parto de Ĥamar-Dabano situas Bajkala biosfera naturparko. Okcidente de la naturparko en la distrikto Zakamenskij situas ŝtata naturrezervejo Sneĵinskij (areo — 238,48 mil hektaroj). Okcidenta parto de Ĥamar-Dabano situas en limoj de naturparko Tunkinskij.

Faŭno redakti

La ĉefaj loĝantoj:

Montopintoj redakti

Kiel la plej alta pinto de Ĥamar-Dabano ofte estas konsiderata Ĥan-Ula (de burjata lingvo Хаан уула — «Ĥana monto (pinto)» (2371 metroj), tamen ekzistas iomete pli alta montopinto Utulikskaja podkova (2396 m), kiu sendube apartenas al Ĥamar-Dabano. La plej populara kaj atingebla montopinto estas Pinto de Ĉerskij (2090 m). Ĉiujare miloj da turistoj vizitas ĝin. En centra parto de Bajkala naturparko elstaras Roka montopinto Soĥor (2316 m).

Lagoj kaj riveroj redakti

Ĥamar-Dabano havas multe da diversaj lagoj. Unu de la plej grandaj kaj popularaj lagoj estas Lago Sobolinoje (en la rusa lingvo Zibela). Pli malgrandaj lagoj estas Lago Patovoje, Lago Serdce (en la rusa lingvo Koro), Lago Ĉertovo (en la rusa lingvo Diabla)

Ĉefaj grandaj riveroj, taŭgaj por akva turismo, estas:

  • Utulik
  • Sneĵnaja
  • Temnik
  • Ĥara-Murin

Ĥamar-Dabano en kantoj redakti

Al montoĉeno Ĥamar-Dabano estas dediĉita kanto de fama rusa poeto kaj bardo Jurij Vizbor "Ĥamar-Dabano".

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. Синюкович В. Н., Чумакова Е. В. Современные особенности гидрометеорологического режима южного побережья оз. Байкал // Известия Иркутского государственного университета. — 2009. — Т. 2, № 2. — С. 117-133.

Literaturo redakti

  1. Хороших П.П. Хамар-Дабан Arkivigite je 2013-10-25 per la retarkivo Wayback Machine // Природа : журнал. — 1951. — № №3. — С. С. 55-58.

Ligiloj redakti